Léon Bergiers
Leon BERĴJE (france Léon BERGIERS) estis esperantlingva verkisto, aktiva en SAT kaj en la laborista movado inter la du mondmilitoj.
Léon Bergiers | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de junio 1904 (120-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Belgio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Biografio
redaktiBerĵje naskiĝis je la 30-a de junio 1904 en Bruselo. Li prizorgis la interhelpan movadon, literaturajn kursojn, verkis franclingvan teatraĵon, kunlaboris al ruslingvaj revuoj. Kiel Esperantisto ekde 1922, li havis gravan rolon en SAT, ĝis proksimume 1930, kiam li brue forlasis la asocion kaj transiris al IPE. Verkis multajn rakontojn, priskribojn pri nuntempaj verkistoj por Sennacieca Revuo kaj La Nova Etapo. Li partoprenis al la fondado de IAREV kaj estis unu el ĝiaj komitatanoj, sed ŝajne ne estis tre aktiva en tiu kadro. Li poste tute malaperis el la movado.
Verkoj
redaktiTradukoj
redakti- La Morto de Blanjo de Jean Tousseul, 1925, SAT
- Servokapabla! kaj Marcus Tybout, du noveloj de Georges Eekhoud, 1927
Originaloj
redaktiRete legeblaj verkoj
redakti- Ili Arkivigite je 2016-03-06 per la retarkivo Wayback Machine
|
||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Bergiers (berjie) Leon, belgo, organizanto. Nask. 30 jun. 1904 en Bruxelles. Prizorgis la interhelpan movadon, lit. kursojn, verkis francan teatraĵon, kunlaboris al ruslingvaj revuoj. E-isto de 1922. Havis gravan rolon en SAT, ĝis proks. 1930, de kiam li ne partoprenas movadan vivon. Verkis multajn rakontojn, priskribojn pri nuntempaj verkistoj por SR, La Nova Etapo. Libroforme aperis: tradukoj Servokapabla de Eekhoud, l927; La Morto de Blanjo de Tousseel, l925; la originalaĵo Ili, 1921. |