Servokapabla!

eldonita en la serio "Internacia mondliteraturo", volumo:
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Servokapabla! kaj Marcus Tybout [1] estas du noveloj de Georges Eekhoud, kiujn el la franca lingvo tradukis en Esperanton Léon Bergiers. La tradukaĵo publikiĝis en 1927 kaj ampleksis 70 paĝojn. Eldonis ĝin Ferdinand Hirt & Sohn kiel volumo 20 de la serio "Internacia Mondliteraturo".

Servokapabla!
Marcus Tybout
Servokapabla! Marcus Tybout
Servokapabla!
Marcus Tybout
Aŭtoro Georges Eekhoud
Eldonjaro 1927
Urbo Lepsiko
Eldoninto Ferdinand Hirt & Sohn
Paĝoj 71
vdr

Recenzoj Redakti

 
 Amo al la suferantoj kaj mizeruloj. La tradukanto havas fluan stilon. Li tro-, eĉ misuzas afiksojn. 
— 1931, Rózsi Göndör, Literatura Mondo, paĝo 70
 
 La du noveloj montras intencitan krudecon kaj ŝajnan kontenton malkovri la malbonojn de nia socio, la beston en la homo koro. Ili atingas tiel fortan imprespovon. Kiel la juna senkulpa kamparano estas korpe kaj anime venenigita de la militservo kaj kazerna vivo, ĝis memmortigo ĉion solvas, jen la unua. Kiel vilaĝa Don Juano preferas esti sovaĝe buĉata de la parencoj de delogita kaj perfida junulino anstataŭ akcepti edziĝon kun ŝi estas la dua. Krom kelkaj naciismoj kredeble laŭvortaj tradukoj, la teksto indas je la bela kolekto, kien ĝi enviciĝis. 
— 1927, Historio de Esperanto II, paĝoj 624-625

Referencoj Redakti

  1. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo numero 4061, paĝo 363

Eksteraj ligiloj Redakti