Bibliografio de Internacia Lingvo

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Bibliografio de Internacia Lingvo (BIL) estas historia sistema katalogo de planlingvaj publikigaĵoj, kiun ellaboris kaj komentariis Petro E. Stojan. Ĝenevo: UEA, 1929, 560 p., formato 24x16 cm. Represo Hildesheim, Novjorko: Georg Olms 1973 kun bibliografia aldono de Reinhard Haupenthal.

Bibliografio de Internacia Lingvo
Bibliografio de Internacia Lingvo
Bibliografio de Internacia Lingvo
Aŭtoro Petro Stojan
Eldonjaro 1929
Urbo Ĝenevo
Eldoninto UEA
Paĝoj 562
ISBN 3 487 04660 1
vdr

Enhavo

redakti

BIL registras 6333 bibliografiajn erojn de difinita minimuma amplekso. Ĉe multaj gravaj verkoj, ekzemple ĉe vortaroj, troviĝas mallongaj recenzaj notoj. En la komenco troviĝas listo de pli ol 300 artefaritaj lingvoj ĝistiamaj. Fine de la libro troviĝas kompara teksto (Patro nia) en multaj el la lingvoj kaj (nekompleta) alfabeta indekso de personoj. La aranĝo laŭ temoj ne konformas al hodiaŭaj kutimoj, tiel ke oni unue devas lerni la ordo-sistemon de BIL por labori per ĝi.

Moderna juĝo

redakti
 

BIL ĝis hodiaŭ restis la bibliografia norm-verko de la interlingvistiko. La Esperanto-publikigaĵojn de la periodo ĝis 1913 jam registris la katalogo de la biblioteko de Davidov. Por la jaroj post 1929 mankas kompleta bibliografio. La hodiaŭ plej ampleksa kaj plej facile en la reto konsultebla registro estas la elektronika katalogo de la Kolekto por Planlingvoj de la Aŭstruja Nacia Biblioteko.

Historiaj recenzoj de 1930 kaj 1933

redakti
 
 Stojan ne limigis sian serĉadon al Esperanto, nek al aliaj sistemoj de helplingvoj; li vastigis ĝin, ampleksante ĉion, kio iel militis, vane aŭ sukcese, kontraŭ la baro de l' diverslingveco. Tial, li studis la provojn de universala alfabeto, de filozofia gramatiko, de logistiko, de pasigrafioj, aŭ la uzatajn gestlingvojn, ciferskribojn, internaciajn stenografiojn kaj signarojn. Ĝi estas esence la listo de ĉiuj verkoj, kiuj traktis la ĵus cititajn temojn, kun montro de l'aperdato, loko, presejo, paĝnombro kaj formato. Pri la gravaj verkoj, tiujn informojn akompanas mallonga resumo, aŭ citaĵoj, aŭ rimarkoj de l' kompilinto. La verko, kaj ĝiaj diversaj ĉapitroj, estas prezentataj per atentindaj enkondukaj artikoloj. Ĉio atingebla estis uzata. 
— 1930, Georges Stroele, Esperanto, paĝo 34
 
 Tiu ĉi gravega verko estis plejmulte uzata dum la redaktado de la Enciklopedio de Esperanto, kaj malgraŭ ĝia nepraktika dividado, ĝi tre faciligis la redaktan laboron. 
— 1933
 
 Nia samideano Stojan prezentas al ni la rezultaĵon de — en nia tempo — preskaŭ ne plu imagebla pacienco. En la ĵus aperinta monumenta verko li kompilis ĉiujn eldonaĵojn, kiuj rilatas al la historio de la mondlingvo. Lia studo pritraktas kaj katalogas 6333 eldonaĵojn, dividitaj laŭ sistema indekso en tri partoj, kies detalojn ni donas ĉi sube por ke la leganto havu ideon pri la giganta laboro de la kompilinto :

Unua parto: antikva periodo, poligrafoj antaŭ Leibniz, Leibniz, logistiko kaj algoritmo, universala gramatiko, universala alfabeto, internacia, stenografio, gestlingvo, simboloj kaj signaloj, ĉifroj kaj kodoj, pasigrafio greka kaj latina lingvoj, franca kaj angla,aliaj naciaj lingvoj, opinioj de famuloj, scienco kaj helplingvo, lingvistiko kaj helplingvo, lingvista materialo, filologia kaj poliglota verkaro, tekniko de helplingvo, organizo de helplingvo, Delegacio, I.A.L.A., historio de helplingvo, diversaĵoj. Tiu parto enhavas la 1855 unuajn numerojn. Dua parto pritraktas nur Esperanton per n-oj 1856 ĝis 5680: lerniloj, vortaroj, propagandiloj en 42 naciaj iingvoj, plurlingvaj studiloj, fakaj terminaroj, gazetaro ; traduka literaturo amuza kaj faka, legolibroj, originala literaturo amuza kaj faka, kongresoj, muziko, adresaroj, kalendaroj, organizo, UEA ; historio, bibliografio, filologio de Esp., kritiko kontraŭ Esperanto, reformoj en Esperanto, Antido. La tria parto, kun n-oj 5681 ĝis 6333 temas pri aliaj artefaritaj lingvoj: Solresol, Volapuk, Spelin, Spokil, Neutral, Ido, Ro, Romanal, Occidental, Hom-Idyomo, Medial, Novial, Serva, k.t.p., plie specimenaj tekstoj en 64 lingvoj artefaritaj. Gravan servon faris Stojan al la scienco de la universala lingvo, el kiu rezultis nia ling\ro Esperanto. Kun la kompilinto ni ja ripetas: « Se la plimulto de la materialo aperas nun precipe dank’al la esperantistaro, spirite kaj morale nia verko respegulas la tutan mondlingvan movadon, kun ĉiuj ĝiaj opinioj kaj sektoj, partioj kaj sekcioj,kune konsiderataj kiel eroj de unu granda ĉeno. Komparo de tiuj eroj, ŝajne disĵetitaj en la tempo kaj tra la spaco, kondukas al la konstato ke Esperanto ne aperis subite, kiel « deus ex machina », kiel izola produkto de unu homo, sed ke ĝi kristaliĝis iom-post-iom, absorbante sin mem el la favora medio, kaj profitante konscie aŭ nekonscie el la antaŭaj laboroj de antikvaj epokoj. »

Ni bedaŭras, ke la modesta kadro de nia gazeto ne permesas pli detale pritrakti la laŭdindan laboron de nia samideano Stojan, al kiu ŝuldas dankon ne nur la tuta Esperantistaro sed ĉiu studanto kaj studonto de la mondlingva problemo, por kiuj lia libro estos la plej utila dokumentaro ĝis nun aperinta. 
— Belga esperantisto n182-183 (apr-maj 1930)

Eksteraj ligiloj

redakti