Hom-Idyomo estas esperantido proponita en 1923 de LascarioCipriano Cárdemas (kolombiano naskita en 1858). La aŭtoro celis ke lia projekto helpu la pacon de la homaro kaj ke lia lingvo anstataŭigu la latinan kiel internacian lingvon. Laŭ la aŭtoro, lia projekto havas pli grandan vortprovizon ol Esperanto, per multaj aldonoj de radikoj kaj finaĵoj de angla lingvo.


Cárdenas publikigis sian lingvon en la hispana kaj en la angla lingvoj:

  • "Hom-idyomo - proyecto de lengua auxiliar internacional." Vieno: Manz, 1921 324 p.
  • "Hom-idyomo: outline of an auxiliary international language without declinations and absolutely phonetic." Leipzig: Fischer & Wittig, 1923. 376 p.

Artikolo pri la projekto aperis de Ivan A. Derzhanski: Language Profile: Hom-Idyomo (C. Cárdenas) en Journal of Planned Languages 18:11-15.

Ekzemploj redakti

  • La cyenco no havay dirite ankore la ultima parolo pri la tuberkuloso kay la kancero. (La scienco ne diris ankoraŭ la lastan parolon pri la tuberkulozo kaj la kancero).
  • Mi opiniay ke la projekto no estay kompleta. (Mi opinias ke la projekto ne estas kompletita).


Nombroj (1-10): uni, du, tri, kwatri, cinki, sesi, septi, okti, noni, deko.

Vidu ankaŭ redakti

Esperanto-movado en Kolombio.

Bibliografio redakti

  • Cardenas, C. : Hom-idyomo - proyecto de lengua auxiliar internacional, Wien: Manz, 1921, (324+ p.)
  • Cardenas, C.: Hom-idyomo: Outline of an auxiliary international language without declinations and absolutely phonetic, Leipzig: Fischer & Wittig, 1923, (376+ p.)
    • Tiu lasta en 3 volumoj: Libro unu: Gramatiko; Libro du: vortaro; Libro 3: Angla/Hom-idioma vortaro.
    • Ĝi ricevis klasifikon 417.6 “1921” de Biblioteko Butler.