Bernard Golden

usondevena hungara arkeologo kaj Esperanto-verkisto (1925-2008)

Bernard GOLDEN (naskiĝis la 23-an de novembro 1925 en Newark (Nov-Ĵerzejo), Usono - forpasis la 19-an de oktobro 2008[1]) estis arkeologo kaj aŭtoro de pli ol 1800 artikoloj, recenzoj, beletraĵoj kaj tradukoj en Esperanto.

Bernard Golden
Persona informo
Naskiĝo 23-an de novembro 1925
en Newark (Nov-Ĵerzejo), Usono
Morto 19-an de oktobro 2008
Lingvoj Esperantoangla
Ŝtataneco UsonoHungario
Okupo
Okupo esperantistoesperantologoarkeologo
Esperanto
Verkis en Esperanto aŭtoro de pli ol 1800 artikoloj, recenzoj, beletraĵoj kaj tradukoj en Esperanto
vdr

Li lernis Esperanton en 1946, edziĝis al hungarino kaj ekloĝis en Veszprém (urbo) (Hungario) en 1971. Li laboris en la loka muzeo. Liaj du filoj Daniel Lariko kaj David Alko denaske parolas Esperanton.

Bernard Golden estis multjara korespondanto de la internacia magazino Monato kaj membro de la Akademio de Esperanto (fako: vortaro). Li zorgis pri la pli ol mil Esperantaj terminoj en Dictionarium museologicum (1986).

El liaj beletraj verkoj elstaras la rakontaroj «Hieraŭ - hodiaŭ - morgaŭ» (1982) kaj «Bestoj kaj homoj» (1987), la romanetoj «Infero en aŭtuno» (1993) kaj «Ŝamanoj en la kosmo» (1994), kaj la teatra volumo «Antaŭ la kulisoj» (1994).

Li ĉesis verki en Esperanto en 1998, sed atentigis pri tio, ke tamen li "ne intencas kabei".

Bibliografio de liaj 2898 publikigaĵoj estis enkomputiligita surbaze de lia propra listo en 2009. Alireblon vidu sub 'Eksteraj ligiloj'.

Belliteraturaj verkoj redakti

 
Bestoj kaj Homoj, 1986.
  • Antaŭ la kulisoj (unuaktaj teatraĵoj, enkonduko Marjorie Boulton. - Budapeŝto: Hungaria Esperanto-Asocio, 1994. - 187 p.)
  • Bestoj kaj homoj (Pisa: Edistudio, 1986. - 137 p.) — ISBN 88-7036-035-0
  • La debuta lunvojaĝo de Selena I (En: Sferoj : sciencfikcio kaj fantasto, p.97 - 125, vol. 3)
  • Delogado per krajono; Tropika festo; La lasta misio (En: Trezoro, la Esperanta novelarto; p.800 - 822, vol. 2)
  • La globo en la groto (En: Sferoj: sciencfikcio kaj fantasto, p. 119 - 130, vol. 6)
  • Hieraŭ - hodiaŭ - morgaŭ (La Laguna: TK Stafeto, 1982. - 96 p.)
  • Infero en aŭtuno (romaneto, Debrecen: Debrecena Bulteno, 1993. - 47 p.)
  • La nekonstruebla turo (En: Tempo fuĝas : dudek kvin rakontoj el Monato 1980 - 1994; p.41 - 46)
  • Ŝamanoj en la kosmo (sciencfikcia romaneto originale verkita en Esperanto, Artaj ilustraĵoj de Augusto Bartoli. - Trieste: Triesta Esperanto-Asocio, 1994. - 43 p.)
  • Sango, sekso kaj scienco (noveloj, Veszprém: Golden, 1993. - 137 p.)
  • Drakulo ankoraŭ vivas (LA GAZETO-58 p. 14-21)

Fakaj artikoloj redakti

  • Dictionarium museologicum (István Eri, Béla Végh. Esperanto B. Golden; T. Sekelj. - Budapest: [ICOM], 1986. LV, 774 p.) — ISBN 963-571-174-3
  • Bibliografiaj donitaĵoj pri eblaj planlingvaj fontoj de Esperanto (En: interlingvistika antologio, Szerdahelyi, István ; p.279 - 299: bibliogr. p. 297 - 299)
  • Conservation of the heritage of Volapük (En: Esperanto, interlinguistics and planned language, p.183 - 189)
  • La deveno de la esperanta sufikso "-ul" (En: Interlingvistiko, Esperantologio, p.97)
  • La eraraj tezoj de Eli Urbanová (En: Debato pri la Praga Skolo, p.33 - 37)
  • La etimologio de la prepozicio "al" (En: Interlingvistiko, Esperantologio, p. 112 - 117)
  • La etimologio de la sufikso "-il" (En: Interlingvistiko, Esperantologio, p.103 - 108)
  • La etimologio de la vorto "birdo" en Esperanto; La historio de "fakelo" en Esperanto; "Tobozo" au "Toboso? Kiel prononci kaj transskribi la hispanan s en Esperanto; "Priskribo de stelaroj kun lingvaj eraroj; Ganao, Ganeo au Gano; Kontribuaĵoj al la semantika analizo de la silabo "-ik" en Esperanto; Terminologia kaoso: komputilo, komputero, komputoro; La kreado, aprobo kaj oficialigo de vortoj en Esperanto; Bibliografio de la verkoj de Bernard Golden pri mallongigoj, sigloj kaj akronimoj en Esperanto (En: Akademiaj studoj: 1988-1990; p.105 - 119, 126 - 129, 142 - 179, 197 - 199, 320 - 321)
  • Faka analizo de kelkaj terminoj en Plena Ilustrita Vortaro (En: 11-a scienca interlingvistika simpozio Varsovio : 9.-13.04.1983 j.; p.[77] - 88)
  • Faka analizo de kelkaj terminoj en Plena Ilustrita Vortaro (PIV) rilatantaj al arkeologio kaj parencaj sciencoj; Rimarkoj pri la proponita sufikso "-ab/"; Analizo de kelkaj aspektoj de la demando pri -io kaj -ujo (En: Akademiaj studoj: 1984 ; p.630 - 45, 171 - 173)
  • Ĝustigo de kelkaj mise transskribitaj hispanlingvaj loknomoj en "Poŝatlaso de la mondo" (En: Interlingvistiko, Esperantologio, p.196 - 201)
  • La ĥo-malsano atakas "Heroldo"!; La uzo de la dividostreko en loknomoj: La Espero el Koreujo, januaro-februaro 1985; La semantiko de substantivoj formitaj surbaze de la radiko "komun-"; Kritikaj rimarkoj pri la uzo de Esperanto en scienca kunteksto; Kiel fakte kontroli tekston; Erarvagante en la verda "Graf"-lando; Kriterioj por la ĝusteco de Esperantaj vortformoj: Ĉu "relajso" aŭ "relajo"?; Landnomoj en la formo de akronimoj; Ankoraŭ unu malsano de Esperanto - la latinismo (En: Akademiaj studoj: 1986 ; p.25 - 26, 36, 55 - 80, 87 - 91, 95 - 96, 148, 149, 151 - 152, 157, 177 - 181)
  • The influence of Volapük on Esperanto as indicated by lexical data (Wiesbaden: Vieweg, 1980. - 26 folioj)
  • Influo de Volapuko sur la ĝermanan komponanton de Esperanto (En: Li kaj ni: festlibro por la 80a naskiĝtago de Gaston Waringhien, p.401 - 414)
  • Kelkaj problemoj rilate la ellaboron de arkeologia fakterminologio en Esperanto (En: Apliko de Esperanto en scienco kaj teĥniko; p.65 - 74)
  • Kompletige al la lernolibro (Debrecen: Scienca Univ. "Lajos Kossuth", 1990. - 70 p.)
  • La malbeno de babelo en sciencaj publikigaĵoj; Der Fluch von Babel in wissenschaftlichen Publikationen (En: Esperanto survoje: variaj kontribuoj; p.138 - 143)
  • Marĝene de la lernolibro (Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 1982. - 58 p.)
  • Normlingvo aŭ dialekto - kian Esperanton instrui? (En: Akademiaj studoj: 1983 ; p.63)
  • La pionira periodo de esperantaj publikigaĵoj en Hungario (1897 - 1919) (n: Menade bal püki bal : Festschrift zum 50. Geburtstag von Reinhard Haupenthal ; p.107 - 123)
  • Principoj por la esperantigo de hispanlingvaj vortoj kaj propraj nomoj (En: Serta gratulatoria in honorem Juan Régulo: II Esperantismo: p.[235] - 257)
  • Refute de la tezo de A. Albault kontraŭ la uzo de "u [kun hoketo]" antaŭ vokalo; Kontribuaĵo al la dialektologio de Esperanto: la estiĝo de "hungarsperanto"; La sekso de "ulo"; Ankoraŭ kelkaj komentoj pri "komunumo"; Pritakso de la landnoma sistemo de Bertil Wennergren; Vana ludo pri landnomoj (En: Akademiaj studoj: 1985 ; p.25 - 27, 40)
  • Terminologia kaoso: komputilo, komputero, komputoro (En: Centjara Esperanto : jubilea libro de Akademianoj ; p.105 - 142)
  • La unua interplaneda konferenco pri esplorado de Marso (En: Sferoj: sciencfikcio kaj fantasto, p.127 - 142, vol. 8)
  • La unuaj korespondemuloj en Esperanto (1980)
  • La uzo de la prepozicioj "de" kaj "per" kun la pasiva participo (En: Interlingvistiko, Esperantologio, p. 235 - 244)
  • Faktoj pri la neuzado de "ci" (LA GAZETO-11 p. 20)
  • For heterofobion kontraŭ anglalingvuloj (LA GAZETO-44 p. 8)
  • Kiom da esperantistoj estas en Ĉinio? (LA GAZETO-47 p. 26)
  • Pli da precizigoj pri Esperanto-sociologio (LA GAZETO-65 p. 6)
  • Riskaj investoj en Afriko (LA GAZETO-10 p. 15)
  • Tradukanto-trukanto: rilate la tezon de K Jakobo (LA GAZETO-17 p. 26)
  • Universala alfabeto aŭ universala prononco (LA GAZETO-68 p. 23)
  • “Ci“ estas senvalora balasto (Eventoj 103)
  • Kurba mispaŝo de Zamenhof (Esperanto 1/1997)

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti