Kataluna Esperanto-Asocio

Kataluna Esperanto-Asocio (KEA, katalune: Associació Catalana d'Esperanto) estas asocio kuniganta esperantistojn el la Katalunaj Landoj. Ĝi fondiĝis en 1980 (kvankam ne estis leĝigita ĝis 1982), kiel posteulo de la Kataluna Esperantista Federacio (KEF), malaperinta en 1939 pro la venko de faŝismo post la enlanda milito. Por evidentigi tiun sinsekvon ĝi reprenis la ĉefan agadon de KEF (la revuon Kataluna Esperantisto, la kongresojn kaj la Internaciajn Florajn Ludojn), kies numerigon ĝi sekvis. Sidejo de la asocio estas la Centro de Esperanto Sabadell.

Kataluna Esperanto-Asocio
Associació Catalana d'Esperanto
Emblemo de Kataluna Esperanto-Asocio
Lando Katalunio
Tipo landa Esperanto-asocio
Fondiĝo 1980
Interretejo www.esperanto.cat
vdr

En 1987 estis inaŭgurita la Biblioteko-Arkivo Petro Nuez.

Kelkaj el ĝiaj plej konataj estraranoj estas Xavier Alcalde, Hèctor Alòs, Gemma Armadans, Manuel Casanoves, Mon Cardona, Ruben Fernandez, Josep Franquesa, Montserrat Franquesa, Joan Inglada, Ferriol Macip, Neus Moly, Ramon Perera, Llibert Puig, Oscar Puig, Alfons Tur kaj Carles Vela.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti