Sóller [ˈsoʎə] estas komunumo kaj vilaĝo sur insulo Majorko. Kun areo de 42,75 km² kaj 14.075 loĝantoj (en 2010) ĝi havas loĝdenson de 329/km².

Sóller

Blazono

Blazono
municipo en Hispanio
Ŝtato Flago de Hispanio Hispanio
Aŭtonoma Komunumo Flago de Balearoj Balearoj
Provinco Balearoj
Komarko Serra de Tramuntana
Poŝtkodo 07100
Areo 81,5 km²
Alteco 56 m.
Distanco 34 km de Palma
Loĝantaro 14.075 loĝ. (2010)
Loĝantonomo Solleric/a
Retejo https://ajsoller.net
Koordinatoj 39° 46′ N 2° 43′ O / 39.767 °N, 2.717 °O / 39.767; 2.717 (mapo)
vdr

La komunumo konsistas el jenaj kvin setlejoj (parenteze la loĝantar-nombroj en la setlejo kaj kun la ĉirkaŭaĵo):

  • Alconàsser (3 / 3)
  • Biniaraix (146 / 513)
  • L'Horta (429 / 1.582)
  • Port de Sóller (2.377 / 2.837)
  • Sóller (7.223 / 8.690)

La iama setlejo l'Alqueria del Comte estis pro kreskado de Sóller aligita al tiu ĉi.

Kiel montras la listo, preskaŭ ĉiuj komunumanoj vivas en la sideja setlejo aŭ en ties marborda havenejo Port de Sóller (= haveno de Sóller).

Turisme Sóller estas konata pro la historia fervojo de Sóller (Ferrocarril de Sóller), malfermita en 1912, kiu liĝas ĝin al Palma. Krome ĝi posedas botanikan ĝardenon kaj imponan preĝejon konsekritan al Sankta Bartolomeo, konstruitan en 1236, sed baroke transformitan.