Fervojo de Sóller

La Fervojo de Sóller (katalune/hispane Ferrocarril de Sóller) estas et-ŝpura fervojo sur insulo Majorko. Ĝi ligas la ĉefurbon Palma al la komunumo Sóller. Trama plilongigaĵo atingas Port de Sóller, la havenon de Sóller ĉe la mediteranea bordo.

Ferrocarril de Sóller

Motorvagono de FS

Motorvagono de FS
Teknikaj trajtoj
Longo km
Ŝpuro 914 mm (Eta ŝpuro)
Fervoja elektra sistemo 1200 V / 600 V
Min. radiuso de arko 190
Nombro de trakoj 2 (unutraka)
Stacioj de la fervojlinio
0,0 Palma FS
Ma-20
Son Sardina (metroa ligo)
Metroo de Palma
Son Reus
Santa Maria
Caubet
10,0 Bunyola
túnel Major (2.876 m)
Mirador Pujol d’en Banya
Viaducte de Monreals („cinc ponts“)
Turna tunelo „cinc ponts“ (530 m)
Can Tambora
ligilo tra metiejo
27,3
0,0
Sóller-Estació
Mercat
Can Guida
L’Horta
Monument
Can Llimó
Can Ahir
Roca Roja
Es Control
Sa Torre
S’Esplendit
Ses Palmeres
S’Eden
Can Generós
Marisol
4,9 Port de Sóller (Sa Pagesa)
Haveno
vdr

La fervojo uzas ŝpuron de 914 mm (tri futoj) kaj elektron de 1200 V (600 V en la trama sekcio).

La fervojo estas privata posedaĵo de la akcia societo Ferrocarril de Sóller SA, mallonge FS, kiu agas laŭ ŝtata koncesio. Gi estis fondita la 5-an de novembro 1905. La trajntrafiko estis malfermita la 14-an de aprilo 1912. Unue funkciis vaporaj lokomotivoj. Ĉar pasaĝeroj plendis pri la fumo en la tuneloj, oni en 1927 komisiis al firmao Siemens-Schuckert la elektrigon de la linioj. La tiam konstruitaj motorvagonoj kun la seriaj numeroj 1 al 4, mekanike produktitaj de firmao Carde y Escoriaza, ankoraŭ nun funkcias. La vaporaj lokomotivoj estis venditaj al la aliaj majorkaj linioj (Ferrocarriles de Mallorca, nun Serveis Ferroviaris de Mallorca), kiuj tiutempe uzis la saman ŝpuron (nun unumetran),

Fervoja reĝimo redakti

En Palma la trajnoj ekveturas norden ekde la stacidomo ĉe Plaça de Espanya, ĉe la solaj surteraj trakoj, ĉar la aliajn liniojn oni subterigis en 2007. La linio unue iras meze de stratoj kun aŭta trafiko; ekde strato Pompeu Fabra ĝi havas propran trakejon. Ĝi pasas sub la aŭtovoja ringo de Palma kaj haltas en stacio Son Sardina, kie estas ligo al la metroo de Palma.

Inter Palma kaj Sóller la plej grava stacio estas Bunyola (sur la stacidomo ankoraŭ troviĝas la kastilia skribo Buñola). Poste sekvas la tunelo Túnel Major, 2.876 metrojn longa, kiu atingas la nord-okcidentan flankon de la montaro. Tie estas preterpasejo, de kiu eblas vidi unuafoje la valon de Sóller; kutime la turismaj trajnoj tie haltas iom por ebligi fotadon (kaj por atendi kontraŭan trajnon). De tie la linio devas veturi norden-suden-orienten por malsupreniri de 496 metroj al Sóller, nur 56 metrojn super marnivelo.

Trama reĝimo redakti

La fervoj-reĝima parto inter Palma kaj Sóller longas ĉ. 27,3 km. Ĉar kondiĉo por la ricevo de ŝtata subvencio estis minumuma longo de 30 km, oni aldonis la 4,9-kilometran tramon al Port de Sóller. Ĝi funkcias sur la sama ŝpuro, sed je duona tensio de 600 V.

La tramoj veturas proksimume ĉiun duonan horon, precipe por turistoj. Trafikas kombinaĵoj el unu motora kaj unu senmotora vagono; kiam tio ne sufiĉas, oni aldonas duan tian duon. Tio okazas laŭ du malsamaj manieroj:

  • Oni ligas la kvar vagonojn laŭ la maniero motora-senmotora-senmotora-motora. Ĉar la motorvagonoj havas stirejojn je ambaŭ finoj, ĉe la finstacioj necesas nur, ke la stiristo iru al la alia fino de la trajneto.
  • La du vagon-duoj veturas aparte, ĉiu kun motora vagono antaŭe, je vida distanco. Ĉe la finstacioj oni malligas la motorvagonojn; la unua reiras tra paralela trako al la dua postveturilo kaj kupliĝas al ĝi. La dua motorvagono, kiu troviĝas inter la du postveturiloj, dekupliĝas de sia kaj ligiĝas al la alia; tiel ĉiu parto havas motorvagonon antaŭe (en la nova veturdirekto).

Renkontado de tramoj kutime okazas en la dutraka stacio Es Control, kies nomo devenas de la doganaj kontroloj tie okazintaj dum la hispana enlanda milito. Ĝi havas risortajn trakforkojn, tiel ke ne necesas homa interveno por ebligi la sekuran preterpasadon de la trajnoj. Ankaŭ en Mercat kaj Can Guida estas dua trako por renkontoj. En Sa Torre estas flanka trako, kie eblas lasi rezervan trajnon.

Akcidentoj redakti

Estas konataj almenaŭ du iomete gravaj akcidentoj:

  • La 12-an de majo 2009 okazis trama kolizio ĉe la "monumento", kie la tramvojo krucas la vojon Ma-11. Tie iom antaŭ la 14-a horo koliziis du tramoj front-al-fronte. Pro la malgranda rapido rezultis nur malgravaj lezoj de kelkaj personoj[1].
  • La 23-an de marto 2010 ĉe Bunyola koliziis aŭtobuso kun trajno sur sen-barila samnivela pasejo[2].

Notoj redakti

  1. Diario de Mallorca, 2009-05-12, hispane
  2. AAFB Arkivigite je 2011-09-16 per la retarkivo Wayback Machine de 2010-03-23, hispane

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti