Vikipedia diskuto:Informkesto fervojlinio

(Alidirektita el Ŝablono-Diskuto:Informkesto fervojlinio)
Latest comment: antaŭ 2 jaroj by Dominik in topic Transilien N

Saluton!

en la franclingva ŝablono oni proponas senpagan programon por krei la fervojajn liniojn en Vikipedio. Ĉu vi scias pri tio?

Vidu http://fr.wikipedia.org/wiki/Wikip%C3%A9dia:Mod%C3%A8le_BS (aperas ekranbildo + retpoŝta adreso)

Povus esti tre interesa por tiu ĉi projekteto.

Yves Nevelsteen 17:25, 2. Apr 2007 (UTC)

Mi konas la programon. Tiu estas krei far Vikipediisto Nederlanda. Bedaŭre, la programo ne funkcias al la ŝablonoj Esperantaj.

(Helaas werkt het programma nog niet voor de sjablonen op de Esperanto-wikipedia, hopelijk kan ik het er binnenkort wel op zetten)

Martijnvdputten 15:01, 3. Apr 2007 (UTC)

Kaŝeblaj diagramoj redakti

Saluton. Ĉu ni bezonas ŝablonojn, por povi kaŝi parton de la informkesta diagramo? Se jes, mi povus traduki hsb:Předłoha:ŽL-spočatk-schowanja ktp. Ekzemploj troviĝas en hsb:Wikipedija:Předłoha železniska linka/hrajkanišćo. Kore --Tlustulimu 21:48, 2. Maj 2010 (UTC)

Mi iomete korektis la ligilon al la suprasoraba ŝablono. --Tlustulimu 19:45, 26 Jun. 2011 (UTC)

Aldono de alternativa parametro redakti

Saluton. Mi ĵus aldonis la parametron "maksimuma dekliveco" kiel alternativan parametron. La jam difinita "maksimuma dekliniĝo" restas funkcianta pro la jam kreitaj artikoloj. Eble ni iel menciu tion en la dokumentado. Amike --Tlustulimu 15:24, 18 Jun. 2011 (UTC)

(+) Temas pri la ŝablono {{Informkesto fervojlinio‎‎}}. --Tlustulimu 15:28, 18 Jun. 2011 (UTC)

Pliaj parametroj redakti

Saluton. Mi hodiaŭ kreis provejan version de la ŝablono {{Informkesto fervojlinio}}. Kaj eĉ jam iomete testis en Ŝablono:Informkesto fervojlinio/testoj. Ĝi uzas alian bazan ŝablonon, ĉar la ĝisnuna kodo estas tro ĥaosa kaj malfacile traktebla. Ĉiuj ĝisnunaj parametroj estas en la proveja versio, tiel ke ne necesos ŝanĝoj en la artikoloj. Tion eĉ montras la unua testo. La proveja ŝablono enhavas pliajn parametrojn laŭ la suprasoraba, franca kaj angla ŝablonoj, nome:

  • ĉe Superrigardo
    • tipo
    • sistemo
    • loko
    • komenco
    • fino
    • nombro de stacioj (La parametro "stacioj" jam estas uzata por la malsupra listo.)
    • firmosigno (germane Logo, Firmenzeichen - difinas bildeton.)
  • ĉe Trafikado
    • proprietulo
    • uzanto
  • ĉe Historio
    • malfermo, malfermita (ne gravas, kiun oni preferas)
    • fermo, fermita (ne gravas, kiun oni preferas)
    • elektrizado

Kaj mi difinis subtitolojn, kiuj jam parte estas menciitaj supre. Kiu havus proponojn pri aldonaj parametroj? Krome mi proponas, ke la interna {{switch:-kodo por "ŝpuro" estu tiel ŝanĝata, ke {{Informkesto fervojlinio}} kaj {{FL-datoj}} povos komune uzi ĝin. Ambaŭ ŝablonoj havas ĉi tiun parametron. --Tlustulimu 18:30, 3 Jul. 2011 (UTC)

Nun la proveja ŝablono estas eĉ nestebla, kiel ĝia baza ŝablono. Tio eblas per la parametroj "enhavo" kaj "subŝablono". Ekzemplo por tio estas la tria testo. --Tlustulimu 19:37, 3 Jul. 2011 (UTC)
La {{#switch:-kodo nun ne plu troviĝas en {{FL-datoj}}, sed en {{FL-datoj/+}}, ĉar {{FL-datoj}} estas nun dulingva ŝablono. --Tlustulimu 17:09, 16 Jul. 2011 (UTC)
  Farite mi ĵus kopiis la provejan kodon en la ŝablonon kaj aldonis ekzemplon al la ŝablona dokumentado. Ĝi bone funkcias. Krome mi uzas la subŝablonon {{FL-datoj/ŝpuroj}}, por aranĝi la informojn pri la ŝpuro. --Tlustulimu 18:55, 25 Jul. 2011 (UTC)

Saluton. Nun la {{#switch:-kodo por la parametro ŝpuro de {{Informkesto fervojlinio}} troviĝas en {{FL-datoj/ŝpuroj}}. Do ĝi estas komune uzata ankaŭ de {{FL-datoj/+}}, kiu estas la subŝablono de {{FL-datoj}}. Tio havas la avantaĝon, ke aldonoj al la listo pri ŝpuroj devus okazi nur en unu ŝablono. --Tlustulimu 17:47, 29 Jul. 2011 (UTC)

Important update of all BS row templates (2012) redakti

A trial fix for the mobile view (Vidigo por porteblaj aparatoj) has been applied to all 3 BSrow* master templates (en:template:BSrow, en:template:BSrow-2, en:template:BSrow-sc) in April 2012 in English Wikipedia. It is presumably works fine in most modern browsers. If you want to apply the fix to your home wiki, we highly suggest implementing the BSrow* templates and update all BS* (en:template:BS, en:template:BS-2, en:template:BS-startCollapsible) row templates altogether. You can read more in en:Wikipedia:Route diagram template/Transwiki guide. -- Sameboat (diskuto) 15:09, 16 Apr. 2012 (UTC)

(en) Hello, Sameboat. Thank you for your tip. But our templates were created form the german templates. And that's why have similar coding like these. Greetings --Tlustulimu (diskuto) 15:20, 16 Apr. 2012 (UTC)
(eo) Saluton, Sameboat. Dankon pro via sugesto. Sed niaj ŝablonoj estis kreitaj el la germanaj ŝablonoj. Kaj ili tial havas similan kodigon kiel tiuj. Amike --Tlustulimu (diskuto) 15:20, 16 Apr. 2012 (UTC)

Ruĝa strio - Paso de la fervojlinio (Stacioj de la fervojlinio) redakti

Ŝajnas, ke malaperis ruĝa strio kun nomo - Stacioj de la fervojlinio aŭ Paso de la fervojlinio super la nomoj de la stacioj. Ŝajnas, ke temas pri parametro 20 kaj eble ankaŭ 21. Ĉu eblus korekti tion? Petr Tomasovsky (diskuto) 09:49, 6 sep. 2019 (UTC)Reply

Saluton, Petr. Fakte ruĝa strio antaŭ la liniskemo neniam estis. Sed eĉ griza, kiel ĉiuj subtitoloj de la ŝablono, pro malgranda fuŝeto ne povis funkcii. Ĉu eble eĉ la subtitoloj havu ruĝan fonon kiel la kaplinio kaj piedlinio? Se ne, mia ĵusa ŝanĝeto tre verŝajne jam sufiĉis por korekti fuŝeton. Ĉu mi aldonu eblon variigi la tekston "Stacioj de la fervojlinio" al io alia? --Tlustulimu (diskuto) 10:18, 6 sep. 2019 (UTC)Reply
Mi ĵus iomete redaktis {{informkesto}}, tiel ke ruĝa fono finfine eblas en {{informkesto fervojlinio}}, kiel jam videblas ĉe la ekzemplo en la ŝablona dokumentado. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 11:17, 6 sep. 2019 (UTC)Reply
Saluton, Tlustulimu, dankon por via korekto. Mi fakte ne serĉis en la historio de redaktoj, ĉu la strio estis aŭ ne estis, sed mi konkludis laŭ tio kaj laŭ tio, ĉar ni prenis de tie sablonojn. Mi povis erari, sed kun la strio la ŝablono estas pli bela kaj la strio klarigas, kio sekvas sub ĝi. Petr Tomasovsky (diskuto) 12:22, 6 sep. 2019 (UTC)Reply

Ŝajnas, ke depost la ŝanĝoj de la 6-a de septembro 2019, la linio "Stacioj de la fervojlinio" estas skribita en blanka koloro - kio estas ĝena, kiam la fono estas blanka, kiel ekzemple en artikolo Transilien N (mi havas dekojn da aliaj ekzemploj). Ĉu iu povas korekti? --Dominik (diskuto) 06:39, 8 sep. 2019 (UTC)Reply

Saluton, Dominik. Mi provos rekrei la subŝablonon {{informkesto/+}} per Lua, por ke ĝi fariĝu pli ruza pri koloroj. Sed tio povas iomete daŭri, precipe ĉar post kelkaj horoj mi devos eĉ veturi al alia loko. Do, mi ne rapide faros ion. --Tlustulimu (diskuto) 11:45, 8 sep. 2019 (UTC)Reply
La afero estas pli malfacila ol mi atendis. Ĉar jam malfruas kaj mi morgaŭ laboros, mi devos daŭrigi morgaŭ vespere. Krome plia ŝablono devos ricevi helpon de Lua, nome {{ŝanĝu ŝablonon}} kun iel ŝanĝota enplekto en {{informkesto}} kaj verŝajne ankaŭ en {{informkesto fervojlinio}}. --Tlustulimu (diskuto) 20:01, 8 sep. 2019 (UTC)Reply
Por minimumigi la nunan ĝenon, mi kaŝis linion kaj ŝanĝis de "white" al "Black" en dua - mi komentariis tion en la ŝablono, aldonante mian nomon post ĉiu ŝanĝo. --Dominik (diskuto) 03:33, 9 sep. 2019 (UTC)Reply
Saluton, Dominik. Kiel mi riparu fuŝon de ŝablono, se vi intervenas per provizora ŝanĝo? Krome via redakto malaperigis la fonan ruĝon de la ŝablono {{informkesto fervojlinio}}, kiun mi pro atentigo de Petr riparis. Do, mi nun malfaros la intervenan ŝanĝon kaj provos ripari alie. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 16:10, 9 sep. 2019 (UTC)Reply
Mi eĉ jam faris kelkajn testojn. Jen ligilo Vikipedio:Lua/Moduloj/Informkesto/testoj. Mi daŭrigos morgaŭ, se eblas. Eble mi ja tiam trovos solvon. --Tlustulimu (diskuto) 20:08, 9 sep. 2019 (UTC)Reply
Ekde hodiaŭ la testoj aspektas bone. Tamen la koncerna HTML-a resp. CSS-a kodoj ankoraŭ estas parte fuŝaj. Tial mi daŭrigos mian programadon por eĉ korekti tion. Sed pro laboro ekde morgaŭ tio povos daŭri iomete. Krome iomete strangas, ke en la ŝablonetendilo la rezulto ne estis tiel bona, kiel en la testejo. Tiun sufiĉe ĝenan malsaman "konduton" mi ankoraŭ emas forigi per plibonigo de la Lua-modulo {{informkesto}}. --Tlustulimu (diskuto) 19:57, 15 sep. 2019 (UTC)Reply

Ekde kelkaj tagoj ne nur la testo sur testopaĝo aspektas bone, sed eĉ per la ŝablonetendilo. Tamen mi ankoraŭ iomete cerbumos pri pliaj trajtoj per Lua. Pro malfrua tempo tio ne plu okazas nun, sed eble je la sekvonta semajnfino aŭ semajno. --Tlustulimu (diskuto) 19:14, 10 okt. 2019 (UTC)Reply

Mi ĵus kuraĝis aktualigi ĉiujn rilatajn ŝablonojn, tiel ke finfine Transilien N aspektas pli bele. Dominik, ĉu vi tion celis antaŭe? Se jes, ja ĉio nun devus esti en ordo, danke al la modulo {{informkesto}}, kiu ekde hodiaŭ eĉ estas uzata en la subŝablono {{informkesto/+}} de {{informkesto}}. Tio ja esta la baza ŝablono por {{Informkesto fervojlinio}}. --Tlustulimu (diskuto) 09:02, 23 okt. 2019 (UTC)Reply

Jes, nun ĉio aspektas bone, multan dankon kaj gratulon pro la laboro. --Dominik (diskuto) 09:21, 23 okt. 2019 (UTC)Reply

Granda spaco redakti

Nuun tiu ĉi ŝablono faras grandan spacon inter titolo de paĝo kaj la komenco de paĝo mem. Ĉu nekorektebla? Petr Tomasovsky (diskuto) 17:58, 22 mar. 2020 (UTC)Reply

Supozeble, mi sukcesis korekti tiun problemeton. --Dominik (diskuto) 15:13, 14 jun. 2020 (UTC)Reply
Tamen, ne, mi malfaras mian redakton. --Dominik (diskuto) 15:15, 14 jun. 2020 (UTC)Reply
Supozeble tio okazas ĉirkaŭ parametro 22 - sed mi ne estas sufiĉe sperta por korekti. --Dominik (diskuto) 16:02, 14 jun. 2020 (UTC)Reply
Mi ĵus forigis la kodopecon pri priskribo22 kaj datoj22 kaj forprenis la komenton je la fino de la informkesto, nome por la tri ligiloj. Nun la linisaltoj malaperis el la ŝablona dokumentado kaj la testopaĝo. Ĉu tion vi celis? --Tlustulimu (diskuto) 16:32, 14 jun. 2020 (UTC)Reply
Malaperis la malplenaj linioj komence de artikoloj kun tiu ŝablono. Dankon! --Dominik (diskuto) 16:58, 14 jun. 2020 (UTC)Reply

Transilien N redakti

Saluton, @Dominik: Mi ĵus vidis, ke la fona koloro de Transilien N denove ne funkcias, kiel atendite. Ĝi malsamas ol la fona koloro de la kaplinio. Per funkcio de Fajrovulpo mi vidis, ke fakte la fona koloro ial estas subite background-color:background-color:#e0e0e0;. En la helpa ŝablono {{Pariza metroo}} la uzata valoro por KN ne nur enhavas la fonan koloron #e0e0e0, sed ankaŭ la bordan. Eble ni finfine apartigu la difinojn iel. Krome mi devus cerbumi, kial aperas background-color: duoble. Ŝajnas al mi, ke nun estas iu diferenco inter {{informkesto fervojlinio}} (uzata en la artikolo) kaj {{informkesto fervojlinio/provejo}} (sen fuŝo en la testopaĝo Vikipedio:Lua/Moduloj/Informkesto/testoj) aŭ eble en la uzado. --Tlustulimu (diskuto) 11:18, 30 apr. 2021 (UTC)Reply

Saluton @Tlustulimu:, mi difinis du kolorojn por Transilien N en {{Pariza metroo}}:
  • kN = #00a88f (plena koloro)
  • KN = #e0e0e0; border:2px solid #00a88f (griza fono kaj borda koloro)

ĉe mi ĉio videblas kaj bone funkcias per pluraj retumiloj kaj komputiloj - vi eble malplenigu la servilan kaŝmemoron ? --Dominik (diskuto) 12:36, 30 apr. 2021 (UTC)Reply

Mi ĵus malplenigis la servilan kaj la foliumilan kaŝmemorojn en Transilien N. La fuŝo tamen ne malaperas. Eble mi foje testu per alia foliumilo, kvankam mi faras tion sufiĉe malvolente. --Tlustulimu (diskuto) 12:45, 30 apr. 2021 (UTC)Reply
Miaj foliumiloj Fajrovulpo kaj Vivaldi ial ricevas fuŝan CSS, nome background-color:background-color:#e0e0e0;, tiel ke la fona koloro de la piedlinio aperas fuŝe. En la kaplinio ĝi estas en ordo. Mi tial proponas, ke estonte la difino de la fona koloro kaj koloro de la kadro, en la helpaj ŝablonoj kiel {{Pariza metroo}}, devos okazi aparte, sen io kiel background-color resp. border, nur la pura kolorkodo. Tio devus esti pli facile traktebla per Lua. La nuna koda ĥaoso ne plu estas flegebla. :-( --Tlustulimu (diskuto) 12:58, 30 apr. 2021 (UTC)Reply
@Tlustulimu: Aŭ, kiel en la hispana Vikipedio, "Koloro_fono" kaj "Koloro_teksto" - vidu ekz. la paĝon es:Línea T3 (Tranvía de París) en kiu du eblecoj estas uzataj: nigra teksto kaj blanka teksto. --Dominik (diskuto) 02:51, 1 maj. 2021 (UTC)Reply

Saluton, @Dominik: Finfine mi sukcesis korekti la fuŝon per aldono de kodo al la Lua-modulo {{informkesto}}, videblan en Transilien N. Nun eĉ la piedlinio aperas kun la sama griza fonkoloro kiel la kaplinio. Do, nun neniu ŝanĝo de la koloroj necesas. Tiam ni ŝparas iom da laboro. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 16:38, 5 maj. 2021 (UTC)Reply

Bonege. --Dominik (diskuto) 16:41, 5 maj. 2021 (UTC)Reply
Reiri al la projektpaĝo "Informkesto fervojlinio".