Etŝpura fervojo

ŝpuro pli mallarĝa ol normala ŝpuro (1435 mm)

Etŝpura fervojo estas fervojo kun ŝpuro rimarkeble malpli larĝa ol la norma ŝpuro de 1 435 mm.

Etŝpura fervojo en Srilanko, 2014

Malgranda ŝpuro ebligas, ke la kurbiĝo de la fervojo havu malpli grandan radiuson; tiel ili ekzemple povas pli bone sekvi la kurbiĝojn de rivera valo aŭ de urba strato. Krome iliaj veturiloj ofte estas malpezaj kaj tial malmultekostaj.

Malavantaĝoj de etŝpuraj fervojoj estas, ke ili estas ne tre stabilaj ĉe alta rapido kaj ke kutime ili havas malgrandajn retojn. Kie ili interrilatas kun norm-ŝpuraj fervojoj, pasaĝeroj devas ŝanĝi la trajnon kaj varojn necesas transŝarĝi. Por eviti ĉi-lastan oni konstruis et-ŝpurajn port-vagonojn, kiuj povas porti norm-ŝpuran var-vagonon.

Estas multaj et-ŝpuraj mezuroj; jen kelkaj pli-malpli ofte uzataj:

La mencio de landoj en la ĉi-supra listo ne signifas, ke en la tuta lando oni uzas la koncernan ŝpuron. Fervojoj en Svedio kaj Italio estas plejparte norm-ŝpuraj. En Japanio nur la alt-rapida reto estas norm-ŝpura.

Vidu ankaŭ redakti