Bow (Vaŝingtonio)

Bow (boŭ) estas nemunicipiĝinta vilaĝo en Kantono Skagit, Vaŝingtonio, Usono. La plej grandaj proksimaj urboj estas Mount Vernon kaj Burlington, kaj Bow apartenas al ilia aglomeraĵeto. Ĝin fondis iu William James Brown, kiu ekloĝis tie en 1869, kaj komence oni nomis ĝin Brownsville, sed Brown mem renomis ĝin Bow laŭ la nomo de fervoja stacio en Londono. La vilaĝo havas privatan etŝpuran fervojon, Fervojo Monteto Bow (Bow Hill Railroad), kun vaporlokomotivo.

Situo de Bow en Vaŝingtonio


Fonto redakti

La artikolo baziĝis sur tiu en la abglalingva Vikipedio.