Ĝeneralsence, aglomeraĵo estas densa nedisiĝema maso kunigita el pluraj aĵoj. Laŭ la fako la difino malsamas.

Ekzemplo de aglomeraĵo estas la urbara areo San Diego-Tijuana. Ambaŭ urboj kune formas dunacian aglomeraĵon inter Meksiko kaj Usono.

Aglomeraĵourbaro, estas centra urbo kaj ĝiaj najbaraj komunumoj, kiuj estas ligitaj al la centra urbo per senrompa ĉeno de urboj aŭ per multaj laborantoj, kiuj vojaĝas al la aglomeraĵo ĉiutage por labori. Aglomeraĵo povas havi pli ol unu centron (ekzemple, la aglomeraĵo de Ruhr en Germanio).
Aglomeraĵoaglomerado ankaŭ estas ekonomia termino:

Internacia Komerca-Ekonomika Vortaro (IKEV) difinas jene: aglomerado estas kuniĝo de entreprenoj en difinitaj regionoj aŭ centroj de loĝantaro pro la el tio rezultantaj avantaĝoj, kiuj esprimiĝas speciale en malpli alta kosto de produktado. [1]

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

    Pri la plej grandaj aglomeraĵoj de la mondo (angle, germane)

    Referencoj redakti

    1. Muniksma, F. (1990) International Business Dictionary in eleven languagesInternacia Komerca-Ekonomia Vortaro en dekunu lingvoj. Ĉina Esperanto-Eldonejo, Pekino sub aŭspico de Instituto por Esperanto en Komerco kaj Industrio,Nederlando (IKEV)