Mont-Blanc Express

Mont-Blanc Express estas fervoja interligo disponigita komune fare de SNCF en Francio kaj TMR en Svislando. Ĝi inkludas du montarajn liniojn laŭ proksimume 52 km. Ilia itinero ligas respektive ĉiuflanke de la landlimo: Saint-Gervais al Vallorcine kaj Châtelard al Martigny. Ili havas la karakterizaĵon esti unutraka, internacia kaj en metra ŝpuro. Ĝiaj trajnoj ebligas interkonekton kun turismaj lokoj en la regiono. La servo estis nomita tiel ekde la ekfunkciigo de la trajnoj Z800 en 1996 (trajnoj kiuj ebligas vojaĝon laŭ la tuta linio sen interrompo ĉe la landlimo).

Mont-Blanc Express

Inter Châtelard kaj Finhaut

Inter Châtelard kaj Finhaut
Superrigardo
Numero de linio 896000 (SNCF)
132 (SBB)
Trafikado
Trafikanto SNCF / TMR
Teknikaj trajtoj
Longo 54,978 km
Ŝpuro 1000 mm (Metra ŝpuro)
Fervoja elektra sistemo 850 V
vdr

Interkonektoj redakti

De Saint-Gervais-les-Bains-Le Fayet kun:

De Chamonix-Mont-Blanc kun:

  • Chemin de fer du Montenvers, dentorela fervojo al Mer de Glace;
  • 2 Telferoj de Aiguille du Midi kaj Brévent.

De Le Châtelard-Frontière kun:

De Le Châtelard VS kun:

  • Verticalp Emosson cele al akvobaraĵo de Émosson kun funikularo de Châtelard, Petit Train panoramique kaj Minifunic.

De Martigny kun:

  • Saint-Bernard Express al, unuflanke, Le Châble en Val de Bagnes kun konektoj por Verbier per funikularo aŭ poŝtbuso same kiel por Bruson kaj Fionnay aŭ lago de akvobaraĵo de Mauvoisin dum sezono per poŝtbuso kaj aliflanke al Orsières kun ligoj per poŝtbuso por Champex-Lac, Val Ferret kaj Bourg-St-Bernard aŭ hospico de Grand-Saint-Bernard dum sezono;
  • la internacia buslinio Martigny-Aosto, kunlabore inter TMR kaj SAVDA;
  • Sempiono-linio al Laŭzano kaj, tra Brig, al Domodossola en Italio. TGV Lyria dum sezono

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti