Tramvojo de Monto Blanka
La Tramvojo de Monto Blanka (france: Tramway du Mont-Blanc) aŭ TMB estas dentorela fervojo en la masivo de Monto Blanka, en la departemento Haute-Savoie en Francio.
Tramvojo de Monto Blanka | |
---|---|
Tramvojo de Monto Blanka | |
Trafikado | |
Trafikanto | CMB |
Teknikaj trajtoj | |
Longo | 12,4 km |
Ŝpuro | 1 000 mm |
Fervoja elektra sistemo | 11 KV - 50 Hz |
Maksimuma dekliveco | 24‰ |
Dentorela fervojo | Strub |
Nombro de trakoj | 1 |
Stacioj de la fervojlinio | |
La spektaklaj vidpunktoj de Monto Blanka provizitaj de la tramo faris ĝin tre populara inter turistoj. Krome, montogrimpistoj kaj ekskursantoj uzas la tramon ĉar ĝiaj haltejoj servas kiel elirpunktoj por multaj itineroj, inkludante la normalan vojon de franca Monto Blanka, startante de la terminalo, Nid d'Aigle (Aglo-nesto), kaj daŭrigante al la Rifuĝejo de Tête Rousse (Rufa Kapo).
SituoRedakti
Konektite kun SNCF la linio ligas la stacidomon Le Fayet en Saint-Gervais-les-Bains kun la stacidomo Nid d'Aigle en la Glaĉero de Bionnassay (2 372 m). La origina intenco estis, ke la linio atingu la Aiguille du Goûter (3 863 m).
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
FontoRedakti
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Tranvía do Mont Blanc en la galega Vikipedio.