TGV
TGV ([teʒeve]) (de la franca: "Train à Grande Vitesse") estas franca altrapideca trajno.
La TGV-trajnojn produktas la franca entrepreno Alstom. Ĝi servas kiel franca nacia simbolo kaj estas unu el la plej sukcesaj rapidtrajnoj. La unua TGV ektrafikis la 22-an de septembro 1981 en la itinero Parizo-Liono.
La 3-an de aprilo 2007, la tipo V150 atingis mondan rekordon kun rapido de 574,8 km/h. (La japana maglevo havas la rekordon de 603 km/h.[1]).
TGV-teknologio estis adoptita sub diversaj nomoj en kelkaj aliaj landoj: [30] ekzemple Thalys (Belgio), KTX ( Sud-Koreio), Eurostar (Britio-Belgio-Francio). Acela Express/Avelia Liberty (Usono), Al-Boraq (Maroko), AGV (Italio).
Markonomo OuigoRedakti
Ouigo estas la malmultekosta rapidtrajna servo de SNCF (francaj fervojoj). Tiuj trajnoj havas reduktitajn entrajnajn servojn. La servoj tradicie haltas en malpli okupataj duarangaj stacidomoj, foje ekster la urbocentro[2]. La laŭvorta traduko de la markonomo estas "yes go", sed la nomo ankaŭ alludas la anglan homonimon "we go" (ni iras).
Eŭropa reto de altrapidecaj trajnojRedakti
La jaro 2021 estis nomumita la Eŭropa Jaro de la Fervojo. La Eŭropa Komisiono volas antaŭenigi malmultekostajn rapidtrajnojn kiel unu el la respondoj al klimata ŝanĝo.
Trajnotipo | Maksimuma rapido |
Nombro de sidejoj |
Longo | Larĝo | Pezo | Povumo (je 25 kV) |
---|---|---|---|---|---|---|
TGV Sud-Est | 270 km/h | 345 | 200, 2 m | 2,81 m | 385 tunoj | 6.450 kW |
TGV Atlantique | 300 km/h | 485 | 237,5 m | 2,90 m | 444 tunoj | 8.800 kW |
TGV Réseau | 300 km/h | 377 | 200 m | 2,90 m | 383 tunoj | 8.800 kW |
Eurostar Three Capitals | 300 km/h | 794 | 393.7 m | 2,81 m | 752 tunoj | 12.240 kW |
Eurostar North of London | 300 km/h | 596 | 318.9 m | 2.81 m | 665 tunoj | 12.240 kW |
TGV Duplex | 320 km/h | 512 | 200 m | 2,90 m | 386 tunoj | 8.800 kW |
Thalys PBKA | 300 km/h | 377 | 200 m | 2,90 m | 385 tunoj | 8.800 kW |
TGV POS | 320 km/h | 377 | 200 m | 2,90 m | 423 tunoj | 9.600 kW |
Vidu ankaŭRedakti
ReferencojRedakti
- ↑ Japan maglev train sets world record
- ↑ (fr) "SNCF: les TGV low-cost Ouigo désormais au départ de Paris", Business, BFM