La TGV Duplex estas franca altrapida trajno de la TGV-familio, produktita fare de Alstom, kaj funkciigita fare de la franca nacia fervoja kompanio SNCF. Ĝi estas unika inter TGV-trajnoj ĉar ĝi havas du-etaĝajn veturilojn. La Duplex inaŭguris la trian generacion de TGV-trajnoj. Ĝi estis speciale dezajnita por pliigi kapaciton sur altrapidaj linioj kun saturita trafiko. Per du sidlokaj etaĝoj kaj sid-kapacito de 508 pasaĝeroj, la Duplex pliigas la pasaĝerkapaciton. Dum la TGV Duplex komenciĝis kiel malgranda komponanto de la TGV-floto, ĝi fariĝis unu el la laborĉevaloj de la sistemo.

TGV Duplex
rolling stock class

TGV Duplex en Lille-Flandres

TGV Duplex en Lille-Flandres
Nomo kaj tipo
Tipo Altrapida trajno
Servado
Fervoja operatoro SNCF
Produktado
Produktisto GEC-Alsthom, Alstom
Konstrujaroj 1995–2012
Trajtoj
Longeco 200 m
Larĝeco 2 896 mm
Alteco 4 303 mm
Maksimuma rapido 320 km/h
Pezo 380 t
Kapacito 508
Ŝpuro 1 435 mm
Kurenta sistemo 25 kV 50 Hz + 1500 V DC + 15 kV AC
vdr

Bildgalerio redakti


Vidu ankaŭ redakti