Altrapida fervojo estas fervojo kun vojaĝa rapido rimarkinde pli alta ol la tradiciaj rapidoj ĉe fervojo, difinita laŭkuntekste, ofte kiel almenaŭ 200 Km/h aŭ almenaŭ 250 Km/h [1].

diversaj japaniaj Ŝinkansenoj

Historio redakti

La plej frua altrapida trajno estis la japania Ŝinkanseno enservigita dum jaro 1964 kun linio 515 Km longa kaj rapideco je 210 Km/h [2].

En Ĉinlando la plej frua linio estis oficiale enservigita dum jaro 2007. Nur 15 jaroj poste, je fino de jaro 2022, ca 2/3 de la tutmonda kvanto da altrapida fervoja reto troviĝis en Ĉinlando, kun totala longo je pli ol 42 Mm, kaj rapido inter 200 Km/h kaj 350 Km/h.

Altrapida fervojo en Eŭropo redakti

 
Mapo de altrapidaj fervojoj en Eŭropo

Ekzemploj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti