Kalifornia Altrapida Fervojo

La Kalifornia Altrapida Fervojo (angle California High-Speed Rail, akronime: CAHSRCHSR ) estas estonta projekto por konstrui altrapida fervojo en Kalifornio. La unua fazo de la projekto devus esti finita en 2033 kaj ĝia kosto estas taksita je 98,5 miliardoj da dolaroj.

Kalifornia Altrapida Fervojo
emblemo
rapidega fervojo • transporta megaprojekto
Lando(j) Usono vd
Situo Kalifornio
Posedata de Kalifornia Rapidegrela Aŭtoritato vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

En la unua fazo, la altrapida linio ligos Los-Anĝeleson kaj San-Franciskon kaj permesos estontan vastiĝon al San-Diego kaj Sakramento.

Buĝeto redakti

La buĝeto de la projekto estis aprobita por la unua fojo en novembro 2008 fare de Kaliforniaj balotantoj kaj ekigis la unuan akiron de ĉirkaŭ 10 miliardoj USD en obligacioj.

La financaj fontoj de la projekto kaj ĝia alta kosto estis la bazo por disputoj. En julio 2014, la Monda Banko taksis, ke la kosto por kilometro de la projekto estas 56 milionoj da dolaroj, kompare kun ĉirkaŭ 17-21 milionoj en Ĉinio kaj 25-39 milionoj en Eŭropo por similaj projektoj. Kvankam kompare kun la projekto HS2, kies kosto estas taksita je 116 milionoj da dolaroj por kilometro, ĝi estas poziciigita kiel efika.

Historio redakti

Komence de la 1980-aj jaroj, projekto por konstrui rapidtrajnan linion laŭ Kalifornio jam estis proponita de la tiama guberniestro Jerry Brown. Ekde tiam oni proponis similajn projektojn, kiuj ne realiĝis.

Galerio redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti