Ŝpuro 1435 mm

larĝo de trako 1435 mm
(Alidirektita el Normala ŝpuro)

Ŝpuro 1435 mm oni konsideras kiel normala ŝpuro[1]Norma ŝpuro estas reldistanco de 1 435 mm (4 futoj 8,5 coloj) ĉe fervoja trako. Ĝi estas la plej vaste uzata ŝpuro en la mondo.

Mondmapo montranta, kia ŝpuro estas plej ofta en ĉiu lando

La normala ŝpuro estas kompromiso inter la deziroj havi stabilecon (per granda reldistanco) kaj povi konstrui mallarĝajn kurbiĝojn (kio postulas malgrandan reldistancon).

Uzo redakti

Ĝi estas tre multe uzata en Eŭropo kaj Norda Ameriko.

Kelkaj landoj en Eŭropo uzas aliajn ŝpurojn: Finnlando, Hispanio, Portugalio, la KSŜ-landoj. Ĉe transiro de kaj al tiuj landoj pasaĝeroj kaj varoj devas ŝanĝi la vagonojn. Por pasaĝeraj trajnoj ekzistas vagonoj, kies ŝpuron eblas ŝanĝi.

Historio redakti

La normalan ŝpuron uzis George Stephenson por konstrui siajn fervojojn ekde 1825; laŭdire la britaj aŭtoritatoj postulis tiun mezuron, kiu estis kutima ĉe ĉevalaj veturiloj. Ĉar la fervojoj de Stephenson estis tre sukcesaj, la normala ŝpuro disvastiĝis.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti