Malfermi la ĉefan menuon
George Stephenson

George Stephenson (9-a de junio 1781 en Wylam ĉe Newcastle-on-Tyne - 12-a de aŭgusto 1848 en Chesterfield) estas konata kiel la eltrovinto de la vapora lokomotivo. Ankaŭ lia filo Robert Stephenson estis grava fervoja inĝeniero.

Kvankam jam en la jaro 1804 Richard Trevithick konstruis lokomotivon, tamen Stephenson estas rekonita kiel la eltrovinto. La lokomotivo kiun konstruis Trevithick ne estis praktike uzebla pro multaj problemetoj.


Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti