Funikularo de Fourvière
La Funikularo de Fourvière, signalita per indikilo F2, estas unu el la du linioj de Funikularo de Liono ankoraŭ funkciantaj en Liono. Ĝi kunligas la stacion de Vieux Lyon - Cathédrale Saint-Jean al la supro de la monteto de Fourvière. Malfermita la 6-an de oktobro 1900 kun ŝpuro de 1 000 mm, ĝi estis transformita al 1 330 mm en 1970. La maksimuma deklivo estas 310 mm/m. La linio estas ekspluatata kun ununura trako kaj trapasejo en la mezo kun 2 unu-vagonaj vagonaroj.
Funikularo de Fourvière | |
---|---|
Vagonaro en Vieux Lyon - Cathédrale Saint-Jean | |
Trafikado | |
Trafikanto | Keolis Lyon |
Teknikaj trajtoj | |
Longo | 0.431 km |
Ŝpuro | 1330 mm |
Maksimuma dekliveco | 310 ‰ |
Stacioj de la fervojlinio | |
2 stacioj | |
La linio de Fourvière estis modernigita en 1970. La du vagonoj estis anstataŭigitaj, la malnovaj irante al du muzeoj: unu al "Musée de l'automobile Henri-Malartre" en Rochetaillée-sur-Saône, la alia al "Musée des transports urbains, interurbains et ruraux" en Chelles.
Skemo
redaktiStacioj
redaktiStacioj de la linio de oriento al okcidento:
Stacioj | Komunumoj | Interkonektoj | |||
---|---|---|---|---|---|
o | Vieux Lyon - Cathédrale Saint-Jean | Liono 5-a arondismento | , , | ||
o | Fourvière | Liono 5-a arondismento |
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redaktiKoordinatoj: 45° 45′ 36″ N 4° 49′ 33″ O / 45.76000 °N, 4.82583 °O (mapo)