Linio D de la metroo de Liono
linio de la metroo de Liono
Linio D de la metroo de Liono estas linio de la Metroo de Liono. Tiu kvara linio, ekipita de sur-pneŭaj vagonaroj, kies unua parto estis malfermita la 9-an de decembro 1991, kunligas hodiaŭ la stacion Gare de Vaise, nord-okcidente de Liono, al la stacio Gare de Vénissieux. Per longeco de 12,6 km, ĝi konsistigas gravan « orientan-okcidentan » komunikan vojon por la Liona aglomeraĵo, trapasante tra la historia kvartalo Vieux Lyon, la centro (place Bellecour) kaj la kvartalo de hospitaloj (Hospitalo Édouard-Herriot - Grange Blanche): temas pri metrolinio kun la plej densa trafiko el la reto, kaj kun la plej densa trafiko en provinco, kun 74,5 milionoj da vojaĝantoj en 2010 kaj ĝis 296 595 pasaĝeroj/tage.
![]() ![]() | |
---|---|
MPL 85 en remizo de Thioley | |
Trafikado | |
Trafikanto | Keolis Lyon |
Teknikaj trajtoj | |
Longo | 12.6 km |
Ŝpuro | 1435 mm (Normala ŝpuro) |
Stacioj de la fervojlinio | |
15 stacioj | |