Funikularo de Saint-Just

linio de la funikularo de Liono

La Funikularo de Saint-Just, signalita per indikilo F1, estas unu el la du linioj de Funikularo de Liono ankoraŭ funkciantaj en Liono. Ĝi kunligas la stacion de Vieux Lyon - Cathédrale Saint-Jean al Saint-Just. Malfermita la 8-an de aprilo 1878 kun ŝpuro de 1 440 mm, ĝi estis transformita en 1901 al dentorela fervojo Saint-Jean - Saint-Just kun ŝpuro de 1 000 mm. Ĝi estis retransformita al funikularo en 1958 konservante la metran ŝpuron. La maksimuma deklivo estas 183 mm/m. La linio estas ekspluata kun ununura trako kaj centra preterpasejo en la meza stacio Minimes - Théâtres Romains kun 2 du-vagonaj vagonaroj.

Funikularo de Liono5Funikularo de Saint-Just
Funikularo de Saint-Just

Vagonaro en Vieux Lyon - Cathédrale Saint-Jean

Vagonaro en Vieux Lyon - Cathédrale Saint-Jean
Trafikado
Trafikanto Keolis Lyon
Teknikaj trajtoj
Longo 0.822 km
Ŝpuro 1000 mm (Metra ŝpuro)
Maksimuma dekliveco 183 ‰
Stacioj de la fervojlinio
3 stacioj
vdr

Skemo redakti

 


Stacioj redakti

Stacioj de la linio de oriento al okcidento:

  5    Stacioj Komunumoj Interkonektoj
  o   Vieux Lyon - Cathédrale Saint-Jean Liono 5-a arondismento   4 ,   6 ,      
  o   Minimes - Théâtres Romains Liono 5-a arondismento
  o   Saint-Just Liono 5-a arondismento      


Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti