Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri formo de reliefo. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Deklivo (apartigilo).

Deklivo estas formo de reliefo produktita de la erozio en tiuj partoj kie la tereno de sedimento havas tavolojn iom klinaj. Tiuj montras du flankojn: nome antaŭa taluso kaj en la mala direkto deklivodorso de malplia deklivo kongrua kun la klino de la deklivo.

Deklivo en Krimeo.

Deklivo estas fundamenta vorto, kiu laŭ PIV egalas al Ne horizontala supraĵo de grundo, vojo, planko k.a.[1] Pli teknike estus transversa deklivo (en vojkurbo, altigo de la ŝoseo al la ekstera flanko —al la granda cirklo— por faciligi la venkon super la centrifuga forto k la defluon de la surfacakvo).

Laŭ Francisko Azorín Deklivo estas Angulo de vojo, tereno kun nivellinio.[2] Kaj li indikas etimologion el la latina declivis, el de + clivis (de + klino). Li aldonas teknikajn terminojn kiel laŭlonga deklivo, laŭlarĝa deklivo, transversa deklivo.[3]

Notoj redakti

  1. PIV[1] Alirita la 7an de Decembro 2017.
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 47.
  3. Azorín, samloke.

Vidu ankaŭ redakti