9-a de decembro
dato
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
decembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
decembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | ||||||
2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 |
9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 |
16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 |
23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 |
30 | 31 | |||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 9-a de decembro estas la 343-a tago de la jaro (la 344-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 22 tagoj restas.
Je la 9-a de decembro okazis, interalie:
Eventoj
redakti- 536: Bizanca generalo Belizaro, nome de Justiniano la 1-a, okupis sen batalo forlasitan de gotoj Romon
- 656: Araba kalifo Ali ibn Abi Talib venkis ribelantojn en t.n. kamela batalo apud Basra
- 730: En batalo de Ardabilo ĥazaroj neniigis armeon de Umajida Kaliflando mortigante ilian ĉefkomandanton
- 1165: Vilhelmo la 1-a iĝis reĝo de Skotlando
- 1212: Majenco: Frederiko la 2-a iĝis reĝo de Germanio
- 1410: En Nieszawa oni subskribis, post la batalo de Grunwald, armisticon kun la Ordeno de germanaj kavaliroj, enkonduka al pactraktato en Toruń, kiu finis la grandan militon (1409-1411)
- 1425: Malaltaj Landoj: papo Marteno la 5-a fondis Katolikan universitaton de Loveno
- 1437: Post hastema foriro el Bohemio, reĝo Sigismondo mortis en Znojmo survoje al Hungario
- 1531: Meksiko: unua apero de Nia Damo de Gvadalupo
- 1582: Francio akceptis gregorian kalendaron
- 1687: Jozefo la 1-a en la aĝo de 9 jaroj kroniĝis kiel reĝo de Hungario, kiu tiel fariĝis feŭdo de Habsburgoj
- 1688: Glora Revolucio: venko de la armeo de Vilhelmo la 3-a en batalo de Reading (Wiltshire)
- 1775: Usona Milito de Sendependeco: post malvenko en batalo britaj aŭtoritatoj estis devigitaj evakuiĝi el la kolonio de Virginio
- 1824: Batalo de Ayacucho - decida batalo, kadre de militoj por sendependeco de Latin-Ameriko, post kiu finiĝis kolonia regado de la Hispana Imperio
- 1825: Konstantin Pavloviĉ iĝis imperiestro de la Rusia imperio
- 1836: En Peterburgo okazis premiero de opero Vivo por la caro kun muziko de Miĥail Glinka kaj libreto de Nestor Kukolnik kaj Vasilij Ĵukovskij
- 1856: Brita armeo en milito kontraŭ kaĝaroj konkeris Buŝehron
- 1892: Franca astronomo Auguste Charlois malkovris asteroidon Dembowska
- 1892: Angla futbalklubo Newcastle United F.C. fondita en Newcastle-upon-Tyne
- 1903: Franca Parlamento unuanime malakceptis virinan balotrajton
- 1905: Dresdeno: premiero de la opero Salomeo de Richard Strauss
- 1905: En Francio estis voĉdonita leĝo malkuniganta eklezion kaj ŝtaton, stariganta apartigon de eklezio kaj ŝtato
- 1910: Pastra dekonaĵo estis abolita en Svedio
- Unua Mondmilito
- 1916: Sur polaj teritorioj, pli frue aneksitaj de rusoj, ekvalidis nova valuto, la pola marko, kies bazo estis dispono de germana guberniestro generalo Hans von Beseler
- 1917: Brita armeo konkeris Jerusalemon
- 1917: Rumanio subskribis armisticon kun Aŭstrio-Hungario kaj Germanio
- 1917: Krimeo: en Baĥĉisarajo fondiĝis plej supera institucio de krime-tataroj
- 1918: Nacia koalicio estis fondita en Finnlando
- 1919: Dua Pola Respubliko: registaro de Ignacy Jan Paderewski demisiis
- 1919: Alexandru Vaida-Voevod iĝis ĉefministro de Rumanio
- 1921: Brazilo agnoskis de jure sendependecon de litova ŝtato
- 1922: Gabriel Narutowicz iĝis unua prezidento de Pollando
- 1924: Hungario kaj Nederlando subskribis industrian traktaton
- 1926: Kim Koo iĝis prezidanto de elmigrinta Provizora Registaro de Koreio
- Dua Pola Respubliko:
- 1931: Dua Hispana Respubliko proklamita: Hispana parlamento voĉdonis Konstitucion de la Hispana Respubliko
- 1937: Dua japana-ĉina milito: batalo pri Nankino komenciĝis - post falo de la urbo la 13-an de decembro japanoj efektivigis amasbuĉon de Nankino
- Dua Mondmilito
- 1939: Germana okupado de Pollando: en Zakopane komenciĝis tritaga konferenco de reprezentantoj de ministerioj pri eksteraj rilatoj de Germanio kaj Sovetunio dediĉita al deportado de loĝantaro inter la du ŝtatoj; soveta okupado de Pollando: nokte en Lvovo de la 9-a/10-a de decembro NKVD arestis kaj malliberigis ĉirkaŭ 2000 polajn oficirojn; Angers: prezidento de Pola Respubliko Władysław Raczkiewicz subskribis Dekreton pri estigo de Nacia Konsilio kiel konsilorgano de la Prezidento kaj Registaro en ekzilo
- 1940: Okcidenta Dezerta Kampanjo: Aliancanoj frakasis plimulton de la 10-a itala armeo, eniris al Cyrenaica komencante ofensivon, kiu forigis italojn de Egiptio - britaj kaj komunumaj trupoj komencis unuan gravan militan operacon
- 1941: Lublina geto establiĝis; Pacifiko: japanoj paraŝutis sur Filipinoj; Respubliko Ĉinio deklaris militon al Japanio, Germanio kaj Italio, kune kun Kubo, Gvatemalo kaj Filipina Komunumo
- 1942: Ribelo de Zamość: taĉmento de Kamparanaj Batalionoj bruligis 55 bienojn de germanaj koloniistoj en vilaĝo Nawóz, el kiuj poloj estis deportitaj; pola ekzila registaro en Londono denove prezentis al regopovoj de aliancaj ŝtatoj tragikan situacion de judoj sur la okupataj polaj teritorioj; Suda Pacifiko: sur Nov-Gvineo aŭstralia 21-a Infanteria Bataliono likvidis lastajn japanajn rezistejojn
- 1943: Germana polico pafekzekutis sur ruinoj de Varsovia geto 114 virojn, 15 polinojn kaj 16 judinojn, en Żyrardów 10 kaj en 2 aliaj lokoj po 5; Orienta Fronto: trupoj de la 2-a Ukraina Fronto kune kun partizanoj de Kirovograd liberigis Znamenka (Orjola provinco)
- 1946: Unua el 12 Nurenbergaj procesoj kontraŭ pli ol 20 germanaj-naziaj krimuloj komenciĝis (t.n. kuracista)
- 1948: Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj akceptis Konvencion pri prevento kaj punado de la krimo genocido
- 1952: Granda londona smogo mortigis ĉirkaŭ 12 mil personojn
- 1953: Makartiismo: usona General Electric anoncis maldungon de komunistoj
- 1956: En Lodzo oni reaktivigis la Asocion de Pola Skoltismo
- 1958: Usona kontraŭkomunista politika premgrupo Societo John Birch fondiĝis
- 1961: Israelo: Adolf Eichmann prijuĝita kulpa de militkrimoj dum la dua mondmilito
- 1961: Tanganjikio sendependiĝis
- 1962: Arizono: Nacia Parko de Ŝtoniĝinta Arbaro fondiĝis
- 1966: Barbado aniĝis al Unuiĝintaj Nacioj
- 1967: Nicolae Ceaușescu iĝis gvidanto de Rumana Socialisma Respubliko
- 1967: Turkio: studentoj de altlernejoj okazigis en Ankaro manifestacion kontraŭ NATO
- 1968: Usona inventisto Douglas Engelbart prezentis dum profesia konferenco en San-Francisko hipertekston kaj komputilan muson, inventitan en sia laboratorio
- 1969: Usona ministro pri eksterlandaj aferoj William P. Rogers proponis planon pri armistico en la konsuma milito
- 1971: Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj aniĝis al UN
- 1979: Monda Organizaĵo pri Sano atestis tutmondan elradikigon de variolo, igante ĝin unusola homa infekta malsano tute elradikigita
- 1981: Monumento al klasikulo de la belorusa literaturo Maksim Bahdanoviĉ estis inaŭgurita en Minsko
- 1984: Konfederacion de Sendependa Pollando forlasis kvar membroj, interalie Romuald Szeremietiew - la kaŭzo estis manko de interkonsento kun gvidantoj de la partio pri konspira agado
- 1986: En Parizo malfermiĝis Musée d'Orsay
- 1987: En Cisjordanio kaj Gaza Sektoro komenciĝis unua intifado de palestinanoj
- 1988: Testoflugo de la sveda ĉasaviadilo Saab JAS 39 Gripen
- 1991: Pollando: en Toruń komencis disaŭdigi Radio Maryja
- 1992: Brita ĉefministro John Major anoncis en Ĉambro de komunumuloj separon de Diana Spencer disde Karlo, princo de Kimrujo
- 2003: 6 personoj pereis kaj 13 vundiĝis en sinmortiga atenco fare de du ĉeĉenaj teroristoj en Moskvo
- 2004: La Supera Kortumo de Kanado decidis, ke samseksa geedzeco estas konstitucia
- 2005: Lasta trafiko de la Londona etaĝa buso
- 2006: Christer Fuglesang iĝis unua svedo en la kosmo flugante per Kosmopramo Discovery
- 2007: Vizitanta Irakon brita ĉefministro Gordon Brown anoncis transdonon de Basra-provinco en suda Irako al irakaj sekurecaj taĉmentoj
- 2008: En Litovio ekfunkciis registaro de Andrius Kubilius
- 2008: Guberniestro de Ilinojo Rod Blagojevich estis arestita sub riproĉo de korupto
- 2011: En Bruselo estis subskribita traktato pri aliĝo de Kroatio al Eŭropa Unio
- 2012: Sub influo de sociaj protestoj en Egiptujo prezidento Mohamed Mursi nuligis dekretojn, kiuj plivastigis lian regopon
- 2016: Sudkorea parlamento suspendis prezidantecon de Bak Geun-Hje
- 2017: Aŭstralio iĝis la 26-a lando, kiu validigis samseksan edzecon
- 2019: Monda Kontraŭdopada Agentejo ekskludis Rusion por laŭvicaj kvar jaroj partopreni Someran Olimpikon en Tokio kaj Vintran Olimpikon en Pekino
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion:
- 1902: Esperanto-movado en Ĉeĥio: unua Esperanto-klubo en Prago estis fondita
Naskiĝoj
redakti- 1508: Gemma Frisius, nederlanda matematikisto, kartografo, filozofo kaj instrumento-fabrikanto (m. 1555)
- 1571: Willem Blaeu, nederlanda kartografo kaj eldonisto (m. 1638)
- 1579: Martín de Porres, perua dominikano, mistikulo, sanktulo (m. 1639)
- 1594: Gustavo la 2-a Adolfo, reĝo de Svedio (m. 1632)
- 1608: John Milton, angla poeto (m. 1674)
- 1695: Franz Anton Danreiter, aŭstra pejzaĝarkitekto kaj desegnisto (dato de la baptiĝo) (m. 1760)
- 1717: Johann Joachim Winckelmann, germana arkeologo kaj verkisto, fondinto de la historio de arto kaj scienca arkeologio (m. 1768)
- 1742: Carl Wilhelm Scheele, sveda-germana apotekisto kaj kemiisto, malkovrinto de oksigeno, kloro, molibdeno, volframo, glicerino kaj de pluraj acidoj (m. 1786)
- 1748: Claude Louis Berthollet, franca kuracisto kaj kemiisto, kunkreinto de kemia nomenklaturo (m. 1822)
- 1751: Maria Luiza de Parma, reĝino de Hispanio (m. 1819)
- 1772: Bálint Kiss, hungara kalvinana pastro, historiisto (m. 1853)
- 1773: Armand Augustin Louis de Caulaincourt, franca markizo, generalo kaj diplomato (m. 1827)
- 1809: Hermann Sauppe, germana filologo klasika, pedagogo kaj epigrafisto (m. 1893)
- 1821: Ferenc Balássy, hungara historiisto, katolika pastro (m. 1896)
- 1831: Maurice de Hirsch, germana entreprenisto kaj mecenato (m. 1896)
- 1837: Émile Waldteufel, franca komponisto (m. 1915)
- 1842: Petro Kropotkin, rusa sciencisto kaj anarkiisto, teoriisto de anarki-komunismo (m. 1921)
- 1847: Sándor Lipthay, hungara inĝeniero, profesoro (m. 1905)
- 1860: Otto W. Zeidlitz, sveda pastro, kunfondinto de Esperanto-klubo en Uppsala, Esperanto-verkisto kaj tradukisto (m. 1943)
- 1861: Hélène Smith, franca mediumino, popularigantino de Aŭtomata Skribado, profesorino de psikologio ĉe la Universitato de Ĝenevo (m. 1929)
- 1863: Boris Hrinĉenko, ukraina verkisto, etnografo, kleriga aganto, tradukisto (m. 1910)
- 1864: Ernest Deligny, franca bibliotekisto, volapukisto kaj esperantisto, partoprenanto de 18 Universalaj Kongresoj, enestanta en Laŭroj (m. 1950)
- 1868: Fritz Haber, germana Nobelpremiita kemiisto (m. 1934)
- 1872: Antal Kóczé, hungara ciganmuzikestro (m. 1926)
- 1876: Sam Jansson, sveda liceestro, vicprezidanto de Sveda Esperanto-Federacio, prezidanto de Sveda Esperanto-Instituto, nacia direktoro de ISOSEK kaj gvidanto de radioprogramo pri Esperanto (m. nekonata)
- 1882: Joaquín Turina, hispana komponisto, dirigento de la Rusaj Baletoj (m. 1949)
- 1882: Jenő Dálnoki Veress, hungara pastro kaj fakverkisto (m. 1968)
- 1883: Aleksandros Papagos, greka marŝalo, ĉefministro (m. 1955)
- 1889: Hannes Kolehmainen, finna longdistanca kuristo (m. 1966)
- 1891: Maksim Bahdanoviĉ, belorusa poeto kaj kunkreinto de la belorusa lingvo (m. 1917)
- 1892: Jozefo Alfus, pola librotenisto kaj esperantisto, kasisto dum UK 1931, kontribuanta al "Pola Esperantisto" kaj "Heroldo de Esperanto" (m. 1969)
- 1895: Pasionaria, hispana politikistino, gvidantino de la Komunista Partio de Hispanio (m. 1989)
- 1901: Jean Mermoz, franca aviadisto (m. 1936)
- 1901: Ödön von Horváth, aŭstra verkisto (m. 1938)
- 1909: Erzsébet Bajkó, hungara verkistino, kunlaborantino de gazetoj (m. 2008)
- 1910: Henry Lee Giclas, usona astronomo (m. 2007)
- 1911: Jan Filip, ĉeĥa sacerdoto, doktoro de teologio, profesoro, verkisto, Esperanto-vortaristo, konata de Kantareto – ĉeĥoslovakaj popolaj kantoj (m. 1971)
- 1914: Herbert Hunger, aŭstra papirusologo, klasika filologo kaj bizancisto (m. 2000)
- 1916: Kirk Douglas, usona aktoro (m. 2020)
- 1917: György Antal, hungara muzikpedagogo (m. 2007)
- 1920: Carlo Azeglio Ciampi, prezidento de Italio (m. 2016)
- 1921: Ede Bartos, hungara aktoro
- 1925: Ernest Gellner, brita filozofo, sociologo kaj socia antropologo (m. 1995)
- 1926: Jan Křesadlo, ĉeĥa poeto, verkisto, psikologo, poligloto, lingvisto, artisto, tradukisto, komponisto (m. 1995)
- 1929: Hans-Joachim Näther, germana disidento, ekzekutita en GDR en la periodo de stalinismo (m. 1950)
- 1931: Vilmos Varga, rumania hungara aktoro kaj deklamisto (2016)
- 1932: Donald Byrd, usona trumpetisto de moderna ĵazo (m. 2013)
- 1934: Judi Dench, angla aktorino, kvakero
- 1946: Sonia Gandhi, barata politikistino, parlamentanino, prezidantino de Barata Nacia Kongreso
- 1953: John Malkovich, usona aktoro, reĝisoro kaj produktoro
- 1954: Jean-Claude Juncker, ĉefministro de Luksemburgio, prezidanto de Komisiono Juncker (2014–2019)
- 1956: Jean-Pierre Thiollet, franca eseisto kaj ĵurnalisto
- 1963: Zurab Ĵvania, ĉefministro de Kartvelio, biologo, kungvidanto de la revolucio de la rozoj (m. 2005)
- 1963: Masako, imperiestrino de Japanio
- 1965: Hèctor Alòs i Font, kataluna komputisto, prezidinta Katalunan Esperanto-Junularon, redaktoro de ĝia gazeto "Kata Luno" kaj kunredaktoro de "Freqüències", sekretario de Kataluna Esperanto-Asocio kaj redaktoro de "Kataluna Esperantisto", estrarano de la Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj, kunaŭtoro de Ek al Leg'! kaj de esperanto-kataluna vortaro
- 1968: Rozália Lőrinczi, rumania hungara pupaktorino
- 1968: Zsolt Sándor, rumania hungara matematikisto, ekonomikisto kaj universitata instruisto
- 1969: Attila Balázs, hungara aktoro
- 1970: Djalma Feitosa Dias, brazila futbalisto, membro de la brazila nacia teamo de futbalo
- 1980: Simon Helberg, usona aktoro
- 1993: Hazel Brugger, svisa-germana-usona kabaredistino kaj kolumnistino
Mortoj
redakti- 1165: Malkolmo la 4-a, reĝo de Skotlando, lasta kiu uzis la skotan nomon (posteuloj portis anglan aŭ latinan) (n. 1141)
- 1437: Sigismondo la 1-a, imperiestro de la Sankta Romia Imperio (n. 1368)
- 1565: Pio la 4-a, papo (n. 1499)
- 1625: Ubbo Emmius, germana historiisto, geografo kaj rektoro (n. 1547)
- 1631: János Rimay, hungara nobelo, poeto, verkisto, politikisto (n. ĉirkaŭ 1570)
- 1631: Liborius Wagner, katolika pastro kaj beatigita martiro (n. 1593)
- 1641: Antoon van Dyck, flandra pentristo (n. 1599)
- 1669: Klemento la 9-a, papo (n. 1600)
- 1706: Petro la 2-a, regento kaj reĝo de Portugalio (n. 1648)
- 1782: Farkas Cserey, hungara kortega konsilanto, referanto (n. 1719)
- 1798: Johann Reinhold Forster, germana naturalisto, okupiĝanta pri ornitologio en Nordameriko (n. 1729)
- 1806: Francisko (Saksio-Koburgo-Saalfeld), germana duko
- 1854: Almeida Garrett, portugala verkisto kaj politikisto, enkondukinta romantikismon en Portugalio (n. 1799)
- 1867: Johann Nikolaus von Dreyse, germana inĝeniero kaj inventisto (n. 1787)
- 1868: János Balassa, hungara kuracisto, kirurgo, akuŝisto, profesoro (n. 1814)
- 1871: Josef Mánes, ĉeĥa pentristo (n. 1820)
- 1897: Josef Svátek, ĉeĥa historiisto kaj verkisto (n. 1835)
- 1913: Carl Domanig, aŭstra verkistoj kaj numismatikisto (n. 1851)
- 1916: Natsume Sôseki, japana verkisto kaj literatura kritikisto (n. 1867)
- 1917: Alexander Winckler, germana entreprenisto kaj politikisto (n. 1839)
- 1931: Mór Szatmári, hungara ĵurnalisto kaj politikisto (n. 1856)
- 1933: Sreten Adžić, serba pedagogo, instruisto, verkisto kaj esperantisto (n. 1856)
- 1936: Juan de la Cierva, hispana inĝeniero, inventisto kaj piloto (n. 1895)
- 1937: Gustaf Dalén, sveda Nobelpremiita fizikisto kaj inventisto okupiĝanta pri etino (n. 1869)
- 1941: Dmitrij Mereĵkovskij, rusa verkisto, poeto, tradukisto, literatura kritikisto kaj filozofo, kunkreinto de la rusa simbolismo, unu el ideologoj de la Konstitucia Demokratia Partio (n. 1866)
- 1945: Lajos György, hungara franciskano, historiisto (n. 1870)
- 1953: István Balló, hungara instruisto, historiisto okupiĝanta pri sikuloj (n. 1871)
- 1965: Branch Rickey, usona basbalisto, funkciulo de la Grandaj Ligoj de Basbalo (n. 1881)
- 1967: Charles Léon Hammes, luksemburga juristo, prezidanto de la Kortumo de la Eŭropaj Komunumoj (n. 1898)
- 1977: Clarice Lispector, brazila verkistino, ĵurnalistino kaj tradukistino (n. 1920)
- 1987: François Gall, rumania hungara-franca pentristo (n. 1912)
- 1991: Berenice Abbott, usona fotistino, portretistino de artistoj (n. 1898)
- 2000: Stanley Kronenberg, pola-usona nuklea fizikisto, spertulo pri atoma radiado kaj filatelisto (n. 1927)
- 2002: Zdena Matyková, ĉeĥa esperantistino, laboranta en pedagogia sekcio de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, tradukistino de porinfanaj libroj, kontribuinta al Pola Radio (n. 1913)
- 2004: Andrea Absolonová, ĉeĥa sportistino kaj aktorino de pornografiaj filmoj (n. 1976)
- 2005: Ottó Indig, hungara literaturhistoriisto (n. 1936)
- 2010: James Moody, usona ĵazmuzikisto, komponisto kaj bandestro (n. 1925)
- 2012: Béla Abody Nagy, rumania hungara pentristo (n. 1918)
- 2012: Patrick Moore, angla astronomo, verkisto kaj komentisto (n. 1923)
- 2012: Jenni Rivera, usona kantistino (n. 1969)
- 2014: Szidónia Krizsovánszky, rumania hungara aktorino (1944)
- 2018: Riccardo Giacconi, usona Nobelpremiita astrofizikisto (n. 1931)
- 2018: William Blum, usona verkisto, ĵurnalisto, pacisto, socialisto kaj historiisto (n. 1933)
- 2019: Imre Varga, hungara skulptisto (n. 1923)
- 2021: Lina Wertmüller, itala reĝisorino kaj scenaristino (n. 1928)
Specialaj tagoj kaj festoj
redakti- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Siro de Pavia, itala episkopo, sanktulo
- Johano Diego, unua indiana sanktulo, viziulo de Nia Damo de Gvadalupo
- Liborius Wagner, germana pastro, martiro, beatulo
- Internacia tago kontraŭ korupto (fiksita de Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj la 31-a de oktobro 2003)
La 9-a de decembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Lundo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Mardo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Merkredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Vendredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Sabato en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090.