Josef Mánes
Josef MÁNES, (12-a de majo 1820 en Prago – 9-a de decembro 1871), ĉeĥa pentristo, fondinto de la ĉeĥa nacia pentrado de la 19-a jarcento. Lia Josefina estas nomata "ĉeĥa Mona Lisa", vizitantoj de Prago povas admiri liajn monatojn sur la astronomia horloĝo de Malnovurba Urbodomo. Eminentaj estas liaj desegnoj de folkloraj temoj kaj ilustraĵoj por klasika poezio.
Josef Mánes | |
---|---|
Josef Mánes ĉ. 1860 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de majo 1820 en Prago |
Morto | 9-an de decembro 1871 (51-jaraĝa) en Prago |
Tombo | tombejoj de Olšany |
Lingvoj | ĉeĥa |
Ŝtataneco | Aŭstra imperio |
Alma mater | Academy of Fine Arts, Prague (en) |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Antonín Mánes |
Frat(in)oj | Quido Mánes (en) kaj Amalie Mánesová |
Parencoj | Václav Mánes (onklo) |
Okupo | |
Okupo | pentristo ilustristo grafikartisto |
Lian nomon portas interalie ponto en Prago, norde de la Karola Ponto.
Anekdoto asertas, ke Josef Mánes parolis kaj skribis germane, ĉeĥe li nur pentris.
Eksteraj ligiloj
redakti- Fotogalerio de verkoj Arkivigite je 2007-10-18 per la retarkivo Wayback Machine en la ĉeĥa arta datumbazo Artchiv
-
Ruĝa pluvmobrelo
-
Morto de Lukaso el Leyden
-
Kudristino
-
Junio - el ciklo de monatoj