Aŭstra imperio

imperio en centra Eŭropo (1804–1867)


La Aŭstra Imperio (Germane: Kaiserthum Österreich), estis multetna centra eŭropa Granda Potenco , ekzistanta de 1804 ĝis 1867. Regata de la Habsburg-dinastio, ĝi estis unu el la plej grandaj kaj plej popolriĉaj ŝtatoj en Eŭropo, malantaŭe Francio kaj Rusio.

Aŭstra imperio
Origina nomo Kaiserthum Österreich
 Sankta Romia Imperio
 Habsburga monarkio
18041867 Aŭstrio-Hungario 

historia lando • suverena ŝtato
Geografio
Ĉefurbo:
Vieno (j. 1805)
Areo:
622 321 km²
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
36 398 000 (1851 Censo)
[germana]] (oficiala), hungara, ĉeĥa, itala, pola, slovaka, rutena, jida, rumana, kroata, slovena
Ŝtat-strukturo
aŭstra talero
Estiĝo:
romia-germana imperiestro Francisko la 2-a proklamis sin aŭstra imperiestro
Pereo:
Antaŭaj ŝtatoj:
Sankta Romia Imperio Sankta Romia Imperio
Habsburga monarkio Habsburga monarkio
Postsekvaj ŝtatoj:
Aŭstrio-Hungario Aŭstrio-Hungario
Historio
vdr

Antaŭ la proklamo de la Aŭstra Imperio, la Arkiduko de Aŭstrio, kaj Sankta Romia Imperiestro, Francisko la 2-a regis pri multaj laŭleĝe sendependaj regnoj sub sia regado. Sekvante la kronadon de Napoleon Bonaparte kiel Imperiestro de la francoj, Francisko unuigis aŭstrajn havaĵojn en unuigitan registaron. Ĝi estis unu el la ĉefaj membroj de la Kontraŭ-Napoleona Koalicio- kvankam de 1809 - 1813 ĝi estis aliancano de Napoleono. Post la Napoleonaj Militoj, Aŭstrio iĝis la Prezidanto de la Germana Konfederacio (germane: Deutscher Bund) kaj furioza rivalo al Prusio.

La Aŭstra Imperio estis markita de malstabileco pro sia multetna kaj aŭtoritatema naturo, post la Eŭropaj Revolucioj de 1848 ĝi preskaŭ kolapsis antaŭ ol ekstera helpo stabiligis la Empiron sufiĉe. Ĝi konkuris kun Prusio pri domineco super la aliaj germanlingvaj ŝtatoj, ĉefe pri la "Germana Demando" antaŭ ol la temo estis solvita en 1866 kun la Aŭstro-Prusia Milito. En 1867 la Imperio estis anstataŭigita per la Aŭstra-Hungara Imperio, kiu mem daŭrigus por pliaj 50 jaroj

Vidu ankaŭ redakti