Aŭstrio-Hungario

centr-Eŭropa ŝtato (1867–1918)

Aŭstrio-HungarioAŭstri-Hungario[1]Aŭstrujo-Hungarujo, ankaŭ konata kiel Danuba Monarkio kaj kiel Habsburga ImperioHabsburga monarkio, estis duopa monarkio en Eŭropo, kiu ekzistis de 1867 ĝis 1918. Ĝi estis federacio el la imperio Aŭstrio kaj la Hungara reĝlando sub komuna monarko.

En Regna konsilantaro reprezentitaj reĝlandoj kaj landoj kaj landoj de sankta Stefana krono hungara
Origina nomo Die im Reichsrat vertretenen Königreiche und Länder und die Länder der heiligen ungarischen Stephanskrone
A birodalmi tanácsban képviselt királyságok és országok és a magyar Szent Korona országai
 Aŭstra imperio 18671918

historia lando • suverena ŝtatoimperio • real union • lando
Geografio
Aŭstrio-Hungario en la jaro 1913
Aŭstrio-Hungario en la jaro 1913
Ĉefurbo:
Areo:
676 615 km² (en la jaro 1910)
La plej longa rivero:
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
51 390 223 (en la jaro 1910)
Nacia konsisto:
romkatolika (ŝtata religio)
Ŝtat-strukturo
Estiĝo:
Pereo:
1918 (per disfalo)
Antaŭaj ŝtatoj:
Aŭstra imperio Aŭstra imperio
Postsekvaj ŝtatoj:
Aŭstrio Aŭstrio
Hungara Popola Respubliko Hungara Popola Respubliko
Unua respubliko de Ĉeĥoslovakio Unua respubliko de Ĉeĥoslovakio
2-a Pola Respubliko 2-a Pola Respubliko
Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj
Historio
vdr

Aŭstrio kaj Hungario historie kuniĝis en 1521 per la geedziĝo de princino Ana de Bohemio kaj arkiduko Ferdinando la 1-a, kiu post la abdiko de sia frato Karolo la 5-a iĝis imperiestro de la Sankta Roma Imperio. Post la morto de Ladislao la 2-a, la patro de Ana, Ferdinando iĝis reganto de Hungario kaj Bohemio. Hungario tamen ne iĝis parto de la imperio.

Post la Franca Revolucio Aŭstrio pli koncentriĝis orienten, kaj post la fino de la Sankta Romia Imperio en 1806 ties lasta imperiestro Francisko iĝis aŭstria imperiestro.

Ĉar la hungaraj nobeloj ne sentis sin sufiĉe reprezentataj en la imperia administrado, ili ribelis en 1848 kaj fine atingis la "egaligon" kun la aŭstroj. De 1867 la aŭstria imperiestro estis samtempe hungaria reĝo, kaj la monarkio portis la nomon "k. u. k." (= "kaiserlich und königlich", imperiestra kaj reĝa).

La slava parto redakti

 
Prago (Hradčany (Prago) kun loĝantaj en tiu urbo ĉeĥoj.

Slavoj, kiuj pretendis similan egaligon kun Vieno, ne ricevis ĝin ĝis la Unua mondmilito, kies rezulto vanigis tiuspecajn konsiderojn. La slavoj en la regno estis geografie dividitaj en sud-slavojn (serboj, kroatoj, slovenoj) kaj okcident-slavojn (ĉeĥoj, poloj, slovakoj), inter kiuj troviĝis la german- kaj hungar-parolaj teritorioj.

 
Krakovo kun loĝantaj en ĝi poloj estis la sesa se temas pri la grandeco de la urboj de Aŭstrio-Hungario (fot. 1912)
 
Krakovo (Vavelo), la ĉefa kastelo de polaj reĝoj.
 
Bratislavo kun loĝantaj en tiu urbo slovakoj

Okcident-Slavio redakti

La okcident-slavaj partoj post la Unua mondmilito formis la Ĉeĥoslovakan Respublikon, kiel pruvas jena templinio:

Sud-Slavio redakti

El la sud-slavaj provincoj post la Unua mondmilito ekestis la reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, poste nomita Jugoslavio.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti