Jugoslavio
Jugoslavio, aŭ Jugoslavujo, estis nomo de historia ŝtato en sud-orienta Eŭropo, kiu ekzistis ekde 1918 ĝis 2003 en iom malsamaj formoj. Ĝi konsistis el ses landoj:
Jugoslavio | |||||
Југославија | |||||
Jugoslavija | |||||
Detaloj | Detaloj | ||||
Nacia himno: Hej Slovenoj | |||||
historia lando (1918–1992) Mediteranea lando (1918–1992) suverena ŝtato (–1992) vd | |||||
---|---|---|---|---|---|
Bazaj informoj | |||||
Ĉefurbo | Beogrado | ||||
Oficiala(j) lingvo(j) | serbokroata lingvo | ||||
Uzata(j) lingvo(j) | serbokroata lingvo, slovena lingvo, makedona lingvo, albana lingvo | ||||
Loĝantaro | 23 271 000 (1991) | ||||
Horzono | UTC+01:00 | ||||
Interreta domajno | .yu | ||||
Telefona kodo | +38 | ||||
Plej alta punkto | Triglav | ||||
Politiko | |||||
Politika sistemo | monarkio | ||||
Ekonomio | |||||
Valuto | jugoslava dinaro | ||||
| |||||
Post la sendependiĝo de kvar el tiuj respublikoj, la du restantaj respublikoj, Serbio kaj Montenegro kune formis la ŝtaton Federacia Respubliko Jugoslavio, kelkfoje nomata "Rest-Jugoslavio". Ekde 2003 tiu federaciaĵo nomis sin Serbio kaj Montenegro. En 2006, post referendumo Montenegro deklaris sin sendependa, kio rezultis en du memstaraj ŝtatoj Serbio kaj Montenegro, kaj finis la historion de la sud-slava federacio nomata "Jugoslavio".
Historio
redaktiRegno Jugoslavio (1918-1941)
redakti- 1918 Post la fino de la Unua Mondmilito, la unua Jugoslava ŝtato estis fondita kiel kombinaĵo de du antaŭe sendependaj reĝlandoj (Serbio kaj Montenegro), kaj de partoj de la malvenkinta imperio Aŭstrio-Hungario (ĉefe regionoj loĝataj de sud-slavoj: partoj de Krajno, Karintio, Stirio, Kroatio-Slavonio, Dalmatio, Bosnio kaj Vojvodino). La oficiala nomo estis komence Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj (1918–1920 Kraljevstvo Srba, Hrvata i Slovenaca, ekde 1920 Kraljevina Srba, Hrvata i Slovenaca, mallonge ankaŭ SHS-Ŝtato). Ŝtatestro fariĝis la serba reĝo Petro la 1-a.
- 1929 Nomŝanĝo al Reĝlando Jugoslavio (serbokroate Kraljevina Jugoslavija).
- 1941 Invado de Jugoslavio. Okupita de kaj dividita de Nazia Germanio kaj Italio ĝis 1945.
Dum la Dua Mondmilito organiziĝis gerila movado de Jugoslavaj Partizanoj. Ĝi estis konsiderata la plej efika en Eŭropo el la kontraŭ-Aksaj rezistomovadoj dum la Dua Mondmilito, ofte kompare kun la Pola Rezistomovado, kvankam tiu lasta estis ĉefe ne-komunisma sendependa movado. La Jugoslava Rezistomovado estis estrita de la Komunisma Partio de Jugoslavio. Ties komandanto estis la marŝalo Josip Broz Tito. La Partizanoj organizis gerilan kampanjojn, kiu atingis grade pliiĝantajn nivelojn de sukceso kaj subteno fare de la popolo, kaj sukcesis kontroli grandajn areojn de jugoslava teritorio. Tiuj estis administrataj pere de "popolkomitatoj", organizitaj kiel civilaj registaroj en areoj de la lando kontrolitaj de la komunistoj; oni starigis eĉ limigitajn armindustriojn.
Socialisma Jugoslavio (1945-1992)
redakti- 1945 Federacia Popola Respubliko Jugoslavio: konsistanta el 6 respublikoj Bosnio kaj Hercegovino, Kroatio, Makedonio, Montenegro, Serbio, Slovenio; ene de Serbio: 2 aŭtonomaj provincoj: Kosovo kaj Vojvodino.
- 1948 Tito rompas kunlaboron kun Stalin.
- 1963 Alinomis ŝtatan nomon al Socialisma Federacia Respubliko Jugoslavio (SFRJ).
- 1980 Mortis prezidanto de SFRJ Josip Broz Tito.
Disfalo de Jugoslavio (1989-2008)
redakti- 1990 Komencis proczeo de disfalo kaj militoj. Pluraj parto-respublikoj anoncas sian malkontenton pri la federacio kaj minacas sendependiĝi. En 1991 Slovenio kaj Kroatio deklaras sian sendependecon, en la sekva tempo ankaŭ Bosnio-Hercegovino kaj Nord-Makedonio. Slovenio sukcesas rapide kaj preskaŭ senbatale fariĝi memstara ŝtato; kontraste, Kroatio, Bosnio-Hercegovino kaj Nord-Makedonio atingas sendependecon post pluraj jaroj da akra militado. Kosovo, aŭtonoma provinco ne atingis sendependecon ĝis nun; ĝi estas ankoraŭ parto de Serbio, kaj ĝia statuso estas internacie diskutata.
- 1992 La restantaj 2 respublikoj Serbio kaj Montenegro formas kune la ŝtaton Federacia Respubliko Jugoslavio (do sen "Socialisma").
- 1998 Kosova milito okazis. Kiel rezulto de milito, UN-administrado komenciĝis en Kosovo.
- 2000 Post la popolaj protestoj, Slobodan Miloŝeviĉ elposteniĝis el posteno de Prezidanto.
- 2003 Federacia parlamento alinomis ŝtatan nomon al Serbio kaj Montenegro.
- 2006 Kiel rezulto de referendumo en Montenegro, Montenegro deklaras sendependecon. La federaciaĵo Serbio kaj Montenegro ĉesas ekzisti.
- 2008 Kosova parlamento deklaris sendependecon el Serbio.
Popoloj
redaktiLa termino jugoslavoj estis kaj estas uzata de tiuj kiuj konsideras, ke serboj, kroatoj, bosnoj kaj montenegranoj estas unika popolo, kaj ke slovenoj kaj macedonianoj spite lingvajn kaj religiajn diferencojn derivitaj de la imperioj kiuj dominis en ties teroj en la pasinteco, estas grava kaj ŝlosila parto de la jugoslava identeco. La koncepto de jugoslavoj ŝanĝiĝis depende de la historia epoko kaj pli precize antaŭ la Unua Mondmilito, post la Unua Mondmilito, pro la Deklaro de Korfuo, la periodo intermilita, dum la Dua Mondmilito, dum la epoko de la Socialisma Jugoslavio kaj en la epoko de la Jugoslavaj Militoj. La jugoslavoj estas kun la bulgaroj parto de la sudaj slavoj.