Vojvodino

Vojvodino - Vojvodina [VOJvodina] (serba-cirila: Војводина; hungare Vajdaság) - estas aŭtonoma regiono en la nordo de Serbio. Ĝi ampleksas 21506 km² kaj havas limojn kun Hungario (norde), kun Kroatio (okcidente), kun Rumanio (oriente) kaj kun Bosnio kaj Hercegovio en sudokcidento. La tereno de la regiono estas grandparte ebena. Vojvodinon trairas la riveroj Danubo, Tiso kaj Sava.
La ĉefurbo de Vojvodino estas Novi Sad.

Vojvodino
Aŭtonoma regiono
Distriktoj de Vojvodina: Okcidenta Baĉka (viola), Norda Baĉka (helblua), Suda Baĉka (flava), Suda Banato (blua), Norda Banato (verda), Meza Banato (ruĝa), Srem (bruna)
Distriktoj de Vojvodina: Okcidenta Baĉka (viola), Norda Baĉka (helblua), Suda Baĉka (flava), Suda Banato (blua), Norda Banato (verda), Meza Banato (ruĝa), Srem (bruna)
Tradicionalna zastava Vojvodine sa grbom.svg
Coat of arms of Vojvodina.svg
FlagoBlazono

LandoSerbio

Supermara alteco99 m. i. J. [+]
ĈefurboNovi Sad
- koordinatoj45° N, 20° O (mapo)45.2500000119.85000001Koordinatoj: 45° N, 20° O (mapo)
Areo21 507,3 km² (2 150 730 ha) [+]


ISO 3166-2RS-VO

Vojvodino (Tero)
Mapo de Serbio kun la regiono Vojvodino rozkolore norde


Vojvodino
Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Vojvodina [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Lingvo kaj kulturoRedakti

La etna konsisto el tiu regiono estas komplika kaj riĉega. Estas 6 oficialaj lingvoj (la serba, la hungara, la slovaka, la kroata, la rumana, la rusina) kaj ĝis 26 etnaj grupoj, el kiuj la hungaroj kun ĉirkaŭ 14 % estas la plej granda minoritato.

HistorioRedakti

Tiu regiono dum la mezepoko apartenis al Hungara reĝlando, poste al Osmana Imperio, baldaŭe al Habsburga Imperio. Kiel provinco, ĝi funkciis inter 1849-1860, ĉar la Habsburgoj per tio dankis por la serboj la batalojn kontraŭ la hungaroj. Post la 1-a mondmilito Vojvodino apartenas al la estonta Jugoslavio. Post la 2-a mondmilito 100000 da germanoj estis aŭ deportitaj aŭ forpelitaj aŭ murditaj, la saman sorton havis ankaŭ la hungaroj.

Vidu ankaŭRedakti