Nordo

unu el la kvar ĉefpunktoj

Nordo estas la mala direkto de sudo, kaj orte al la oriento kaj okcidento, la parto de la terglobo, kiu situas en la direkto de la Norda Poluso kaj la Polusa stelo.

Kompasdirektoj

En okcidenta kulturo, la nordo estas konsiderata kiel la ĉefa direkto kaj estas uzata por difini la aliajn direktojn. La nordo estas en azimuto 0 gradoj.

La geografia difino de nordo (kontraste al sudo) baziĝas sur la difino de oriento (eosto): Oriento sur iu astro estas la direkto, al kiu turniĝas la astro. Nordo estas la direkto je 90° maldekstre de oriento. Por difini nordon do necesas unue distingi inter dekstro kaj maldekstro.

La astronomia difino de nordo baziĝas sur la nordo de Tero.

Estas tri ĉefaj nordaj tipoj:

  1. La reala nordo - estas rekta daŭrigo de ajna punkto sur la terglobo paralele al la rotacia akso de la Tero ĉe la Norda Poluso.
  2. La arkta magnetpoluso - estas la direkto, en kiu indikas la kompaso. Tiu ĉi nordo ne estas la sama kiel la reala nordo kaj devias de ĝi je kelkaj gradoj (depende de la loko sur la Tero).
  3. Reta nordo - La tria nordo rilatas al maplegado. La reto de koordinatoj en mapoj estas esence vicigo de sekcio de la terglobo, kaj la nordo de reto indikas la direkton de longitudo. ĉar la mapo estas sufraca rektigita projekcio de sfera peco de la terglobo, estas devio inter la nordo de la reto kaj la aliaj nordaj tipoj, ankaŭ je kelkaj gradoj.

Vidu ankaŭ redakti