Mapo

vida bildo de regiono

Mapo (aŭ geografia karto) estas cifereca aŭ analoga inform-komunikilo, kiu montras (laŭ skalo, ĝenerale) objektojn kaj procedojn kiuj havas rilaton al spaco. Oni utiligas grafikan signosistemon kaj klarigas la mapon per ŝlosilo de la uzitaj simboloj. Cifereca mapo permesas la utiligon de aliaj, ekz. bildaj kaj sonaj komunikiloj kaj la interagan komunikadon kun la uzanto.

Mapo de la mondo preparita de Johannes Kepler
Fizika kaj politika mapo de la mondo
Prihistoria mapo: orienta Mediteraneo en la jaro 1135, do de la eŭropaj krucmilitaj regnoj.
Mapo priskribanta la malsamajn skribsistemojn en la mondo

Mapo bildigas spacorilatajn datenojn kaj spacajn interrilatojn, kiujn oni povas nur malfacile vortumi. La celo estas faciligi al homoj la komprenon. Ofte la orientiĝon de la rigardanto plifaciligas koordinatsistemo. Kolekton de mapoj en unu volumo oni nomas atlaso.

Mapo kutime intencas redoni la surterajn objektojn laŭeble precize. Sed ĉar la terglobo estas globa, ne ebena, oni ne povas fidele prezenti ĉiujn el la longo, direkto, vasteco ktp. kune. Pro tio oni uzas diversajn metodojn de projekcio. Estas ankaŭ mapoj, kiuj entute ne intencas doni surterajn mezurojn, sed nur la konektecon de iuj objektoj (landlimoj, fervojaj stacidomoj ktp).

Mapoj rilatas plej ofte al Tero aŭ partoj de Tero (de la tersurfaco), sed ankaŭ aliaj kosmaj objektoj, kiel Luno kaj Marso, estas objektoj de mapoj.

Mapotipoj redakti

Monda mapoMondomapo estas mapo de la tuto de la surfaco de la Tero. Mondaj mapoj formas distingan kategorion de mapoj pro la problemo de projekcio.

Trezora mapo estas mapo markita per la loko de kaŝita trezoro. Tiuj mapoj estas grava komponanto en la intrigoj de aventuro kaj suspenslibroj, kaj precipe libroj ligitaj al piratoj.

Historio de mapoj redakti

La unuaj mapoj ne plu ekzistas, ĉar ili estis provizoraj desegnoj sur sablo aŭ aliaj portempaj materialoj. En insuloj Marŝaloj indiĝenoj skizis pramapojn per konkoj sur palmobranĉoj. Ankaŭ inter prapentraĵoj estas maposkizoj. Eble egiptoj faris mapojn sur papiro, kio evidente perdiĝis. En 1963 oni malkovris en Anatolio pentraĵon, kiu ŝajne montras konstruaĵojn kaj proksiman vulkanon; ĝi datiĝus el 6300 a.K. En Babilonio oni faris mapojn de terenoj sur argilo por kovri impostojn. La greka Taleso el Mileto estis la unua certa kartografo, kiu mapis la tiaman konatan mondon (Mediteraneo) kun duobla grando en la akso orient-okcidenta ol en nord-suda. Poste Eratosteno kaj Hiparko plibonigis tiun sciencon. En la sama epoko ankaŭ ĉinoj mapis. Ĉirkaŭ la jaro 150 Ptolomeo verkis sian Geografion kun mapoj, kiuj perdiĝis, sed liaj precizaj priskriboj ebligis postajn mapistojn rekonstrui lian mapon kiu estis presita en la 15a jarcento (ŝajne Kristoforo Kolumbo posedis kopion).[1]

La plej malnova konata mapo redakti

Teamo de arkeologoj, estrita de Pilar Utrilla, malkovris ŝtonan tabulon en kaverno en Abauntz en la regiono Navaro, norda Hispanio, en 1993. Ili prilaboris ĝin por 15 jaroj por purigi ĝin kaj deĉifri la diversajn liniojn sur ĝi antaŭ ol anonci la trovaĵon. Ili kredas ke sur la ŝtono troviĝas la plej malnova konata reprezentaĵo de pejzaĝo. Ĝia aĝo estas ĉirkaŭ 13660 jaroj. Ĝia grando estas ĉirkaŭ 17 x 12 x 2 cm. Gravuroj en la surfaco ŝajne montras montojn, riverojn, kaj zonojn taŭgajn por furaĝado kaj ĉasado. La pejzaĝo montrita konformas al la nuna ĉirkaŭaĵo de la kaverno en kiu ili trovis ĝin. Ĝi eĉ montras gregojn de ibeksoj sur monto videbla el la kaverno mem. Eble homoj uzis la mapon por ilustri rakontojn, aŭ por plani ĉasadon.[2][3] Du fotoj de la mapo estas publikigitaj.[4]

Historiaj mapoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. José Segovia, ¿Quién inventó los mapas?, XLSemanal, [1] Alirita la 11an de julio 2019.
  2. Journal of Human Evolution, Volume 57, Issue 2, Aŭgusto 2009, pp 99-111
  3. Archaeologists discover oldest map in Western Europe. Arkivita el la originalo je 2015-04-24. Alirita 2013-02-03.
  4. vidu la kvaran paĝon de fotoj

Eksteraj ligiloj redakti