Topografio estas scienco per kiu oni desegnas mapojn pri surfaco de tereno aŭ regionparto mezurinte distancojn kaj angulojn.

Topografia mapo kun altitud-intervalaj perimetroj.

Topografio estas ankaŭ la tutaĵo de la detaloj, kiel altaĵoj kaj profundaĵoj, deklivoj k.t.p., sur difinita tereno. Foje 'topografio' estas uzata por priskribo de iu distrikto el geografiaj vidpunktoj, kontraste al la priskribo el historiaj, ekonomiaj, demografiaj kaj aliaj vidpunktoj.

Laŭ Francisko Azorín topografio estas Detala priskribo -formo k. dimensio- de tereno. Traktato pri planverkado -planimetrio k. altimetrio- de tereno.[1] Li indikas etimologion el la greka topos + graphein (loko priskribo).[2]

Topografia mapo estas nomata tia, kiam la desegnaĵoj sur mapo koncernas ĉefe la surfacon de la tereno, kontraste al la mapoj kun emfazo pri la nomo de la domposedantoj, trafiko aŭ aliaj aferoj.

Topografo redakti

 
Teodolito.

Topografoj uzas teodolitojn (aktuale ili estas kutime elektronikaj) por mezurii angulajn kaj distancajn datumojn, per kiuj trigonometrie ili kalkulas projekciajn koordinatojn de punktoj mezuritaj kaj poste skizi mapojn.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 201.
  2. Azorín, samloke.

Eksteraj ligiloj redakti