Teodolito
Teodolito estas instrumento kiu precize mezuras horizontalajn kaj vertikalajn angulojn. Ĝi esta uzata en la geodezio (termezurado).
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/ce/Theodolit_Hassler.jpg/300px-Theodolit_Hassler.jpg)
Laŭ Francisko Azorín teodolito estas Topografia aparato por mezuri vertikalajn k. horizontalajn angulojn. Ĝiaj ĉefaj elementoj estas: lorno k. objektivo, fadenaro, rigardolenso k. fokusa ŝraŭbo; limbo gradumita, nivelilo k. stativo.[1] Li indikas etimologion el la greka theaomai + dolotos (vidi malproksimen).[2]
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/6b/Kern_Theodolit_DKM2-A.jpg/220px-Kern_Theodolit_DKM2-A.jpg)
La aparato fakte ne estas pli ol lorno kiu turniĝas laŭ du aksoj: vertikala akso, ankaŭ nomata unua akso kaj horizontala akso, ankaŭ nomata dua akso.
Referencoj
redakti- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝoj 199-200.
- ↑ Azorín, samloke.