Rusina lingvo
![]() |
Tiu ĉi artikolo temas pri ekzistanta lingvo. Se vi serĉas ion pri similnoma, estinta lingvo, legu rutena lingvo. |
Rusina lingvo (mallongigita kiel rue) estas lingvovario, per kiu oni parolas en Karpata Rutenio. Parolantoj de la rusina loĝas en Ukrainio, Pollando, Hungario, Slovakio kaj ankaŭ en serbia regiono Vojvodino.
Rusina lingvo | |
Parolata en | Karpata Rutenio (Ukrainio), Pollando, Hungario, Slovakio, Vojvodino (Serbio) |
Parolantoj | 610 000 |
Skribo | rusina alfabeto, cirila alfabeto |
Lingvistika klasifiko | |
---|---|
Hindeŭropa lingvaro
| |
Lingva statuso | 2 vundebla |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-2 | - |
ISO 639-3 | rue |
Glottolog | rusy1239 |
Angla nomo | Rusyn |
Franca nomo | rusyn |
Ekzistas pluraj kontestataj teorioj pri la naturo de la rusina kiel lingvo aŭ dialekto. Kelkaj lingvistoj konsideras la rusinan lingvon dialekto de la ukraina, al kiu ĝi vere similas pli ol al aliaj slavaj lingvoj, kaj kelkaj konsideras ĝin aparta lingvo.
Skribsistemo redakti
Rusinparolantoj uzas cirilan alfabeton por skribi en la lingvo. Estas egale uzataj du skribsistemoj: bazita sur la rusa skribado (ы/и/йи/е/ё) kaj sur la ukraina (и/і/ї/є).
Eksteraj ligiloj redakti
http://www.ethnologue.com/show_language.asp?code=RUE
http://www.rusyn.org/index.php?root=rusyns&rusyns=lang Arkivigite je 2006-09-10 per la retarkivo Wayback Machine
http://www.ruskamatka.tk Arkivigite je 2018-08-10 per la retarkivo Wayback Machine
http://www.unpo.org/member.php?arg=44 Arkivigite je 2005-02-05 per la retarkivo Wayback Machine