Vojvodina Esperanto-Ligo

Vojvodina Esperanto-Ligo (serbe per latina alfabeto Savez za esperanto Vojvodine respektive cirile Савез за есперанто Војводине) estis Esperanto-asocio, kiu en 1954 ekfunkciis en la aŭtonoma regiono Vojvodino de la tiutempa Federacia Popola Respubliko Jugoslavio kaj havis sian sidejon en Novi Sad. Ĝi tenis rilatojn kaj Jugoslavia Esperanto-Federacio (JEF, poste JEL) kaj ties federacia sekcio Serbia Esperanto-Ligo (SEL), kaj iom poste fariĝis ties regiona sekcio. Unua sekretario kaj ekde ties apero ĉefredatoro de la "bulteno de VEL" (1966-1978) estis Ivan Andrejević (Иван Андрејевић). Poste de 1983 ĝis 1988 la ĵurnalisto Tibor Sekelj (Тибор Секељ) iĝis ĉefredaktoro de renovigita liga bulteno VELO, kiu tiam ricevis tute oficialan OCLC-numeron (bulteno de Vojvodina Esperanto-Ligo / bilten Saveza za esperanto Vojvodine / билтен Савеза за есперанто Војводине, revuo en Esperanto, ilustrita, 20 cm, OCLC-numero 441790675, aperis ĝis 1991) kaj havis sian adreson en Subotica. Inter la ligaj prezidantoj interalie de 1975 ĝis 1977 estis Zlatoje Martinov (Златоје Мартинов).