Serbia Esperanto-Ligo

Serbia Esperanto-Ligo - serbe Савез есперантиста Србије, Savez esperantista Srbije - estas la unuiĝo de la esperantoparolantoj en la eŭropa ŝtato Serbio. Ĝi fondiĝis en 1909. Inter la Dua Mondmilito kaj la disfalo de la ŝtato Jugoslavio komence de la 1990-aj jaroj ĝi funkciis kiel sekcio de Jugoslavia Esperanto-Federacio fondita en 1946, kaj post la (re)starigo de sendependa ŝtato Serbio en 1992 ricevis la statuson de landa asocio de Universala Esperanto-Asocio (UEA). Prezidanto laŭ la stato de aprilo 2013 estas Miodrag Nikolić, kaj la liga sidejo estas en la urbo Niš. Laŭ propraj informoj en 2013 la ligo havas 120 membrojn.

Serbia Esperanto-Ligo
Савез есперантиста Србије
Emblemo de Serbia Esperanto-Ligo
Lando  Serbio
Tipo landa Esperanto-asocio
Fondiĝo 1909
vdr

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti