Jugoslavia Esperanto-Federacio

Jugoslavia Esperanto-Federacio (JEF, nomo en postaj jaroj ŝanĝita al Jugoslavia Esperanto-Ligo, JEL, nomo antaŭe jam uzita de la Sudslava Esperanto-Ligo de 1923) estis fondita en 1946 en Zagrebo. Post la disfalo de Jugoslavio en plurajn nacie sendependajn ŝtatojn komence de la 1990-aj jaroj, posteulaj asocioj de JEF iĝis interalie Slovenia Esperanto-Ligo, Kroata Esperanto-Ligo, Esperanto-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino, Serbia Esperanto-Ligo kaj Makedonia Esperanto-Ligo, kiuj antaŭe havis la statuson esti sekcioj de la federacio.

Jugoslavia Esperanto-Federacio
esperanto-organizaĵo
Komenco 1946 vd
Antaŭe Sudslava Esperanto-Ligo vd
Poste Slovenia Esperanto-LigoKroata Esperanto-LigoEsperanto-Ligo de Bosnio kaj HercegovinoSerbia Esperanto-LigoMakedonia Esperanto-Ligo vd
Lando(j) Jugoslavio vd
Jura formo volontula asocio
vdr

Internacie redakti

JEF aliĝis al Internacia Esperanto-Ligo en 1946. Poste aliĝis ankaŭ aliaj ligoj el tiu lando, sed komence de 1956, post restrukturigo, oni decidis ke nur JEF estu Landa Asocio de Universala Esperanto-Asocio.