Esperanto-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino

landa organizo de Esperanto en Bosnio kaj Hercegovino, Landa Asocio de UEA

La Esperanto-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino - bosne kaj kroate Savez za esperanto Bosne i Hercegovine, serbe Савез за есперанто Босне и Херцеговине - estas la landa landa Esperanto-asocio en Bosnio kaj Hercegovino. Je la nuna nomo ĝi estis fondita en 1949, kvankam la organizita Esperanto-movado en Bosnio kaj Hercegovino, kiu estis tiam kadre de aŭstria-hungaria imperio, ekestis jam en 1910 en Sarajevo per fondiĝo de la societo "La Stelo Bosnia". La Ligo ĝis la disfalo de la ŝtato Jugoslavio funkciis sub la organiza tegmento de Jugoslavia Esperanto-Federacio, kaj kiel memstara landa asocio en 1992 aliĝis al UEA. Oficiala organo de la Ligo estas la publikaĵo Bosnia Lilio. Ekzistas ankaŭ Esperanto-Junularo de Bosnio kaj Hercegovino.

Esperanto-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino
landa asocio de UEA
Antaŭe Jugoslavia Esperanto-Federacio vd
Lando(j) Bosnio kaj Hercegovino vd
Jura formo volontula asocio
vdr
titolpaĝo de la asocia organo Bosnia Lilio

La asocia retejo elstarigas[1], ke

Citaĵo
 en 1993, en teruregaj vivkondiĉoj de ĉiuj bosniaj loĝantoj oni lanĉis humanitaran, homhelpan agadon por per kolektado de nutraĵoj, medikamentoj kaj aliaj humanaj servoj helpi la homojn. En ĝi, sub egido de la Ligo, en 1997 elkreskis humanitara organizo "Espero" kiu aliĝis al aroj da aliaj internaciaj kaj landaj organizoj realigantaj multajn projektojn pri rekonstruado de socia vivo en la detruita lando.

La Ligo en 2008 kunlabore kun Bosnia-Hercegovina Poŝt-Oficejo eldonis la unuan esperantan poŝtmarkon en Bosnio dediĉitan al la centjara jubileo de UEA.

Kaj fine, kiel krono de multjara agado la Ligo en 2010, la jubilea jaro, sukcesis aĉeti propran sidejon, kaj tiel realigi revon de ĉiuj antaŭaj generacioj posedi la domon por ĉiutaga agado. 

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti