Makedonia Esperanto-Ligo

Esperanto-organizaĵo

Makedonia Esperanto-Ligo (makedone Македонска есперанто лига) estas la unuiĝo de la esperantoparolantoj en la eŭropa ŝtato Nord-Makedonio. Ĝi fondiĝis en 1957, kaj ĝis la disfalo de la ŝtato Jugoslavio komence de la 1990-aj jaroj funkciis kiel sekcio de Jugoslavia Esperanto-Federacio. Post la starigo de sendependa slava ŝtato Makedonio en 1992 ĝi ricevis la statuson de landa asocio de Universala Esperanto-Asocio (UEA). Prezidanto laŭ la stato de aprilo 2013 estis Sotir Taleski, kaj la liga sidejo estas en la nacia ĉefurbo Skopje. Laŭ propraj informoj en 2013 la ligo tiam havis 45 membrojn.

Makedonia Esperanto-Ligo
Македонска есперанто лига
Emblemo de Makedonia Esperanto-Ligo
Lando  Nord-Makedonio
Tipo landa Esperanto-asocio
Fondiĝo 1957 / 1992
vdr

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti