Makedona lingvo

lingvo parolata en Nord-Makedonio

La makedona lingvo (македонски) estas sudslava lingvo parolata kiel gepatra lingvo de proksimume du milionoj da homoj, precipe en la Nord-Makedonio kaj la makedona diasporo, kun pli malgranda kvanto da parolantoj tra la transnacia regiono Makedonio. Ĝi estas la oficiala lingvo de la Respubliko Nord-Makedonio kaj leĝe agnoskata minoritata lingvo en partoj de Albanio, Rumanio kaj Serbio. Ĝia ISO-kodo estas mk. Ekzistas Vikipedio en la makedona lingvo.

makedona
македонски
Mapo de landoj kun makedonparolantoj en la mondo. (alklalku la bildon por klarigoj)
Mapo de landoj kun makedonparolantoj en la mondo. (alklalku la bildon por klarigoj)
lingvo • moderna lingvo
Sudslava lingvaro
Parolata en  Nord-Makedonio
 Grekio
 Albanio
Parolantoj 2 000 000
Denaskaj parolantoj >1,5 milionoj
Skribo Cirila skribo
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en  Nord-Makedonio
Agnoskita kiel minoritata lingvo en
 Albanio
 Rumanio
 Serbio
Reguligita de Институт за македонски јазик „Крсте Мисирков“, Instituto por la Makedona lingvo "Krste Misirkov"
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 mk
  ISO 639-2
    Bibliografia mac
    Terminologia mkd
  ISO 639-3 mkd
  SIL MAC
  Glottolog mace1250
Angla nomo Macedonian
Franca nomo macédonien
Vikipedio
vdr

La norma makedona lingvo efektiviĝis kiel oficiala lingvo de la Socialisma Respubliko Makedonio en 1945 kaj poste evoluis modernan literaturon.[1] La plejparto da la kodigo formaliĝis dum la sama periodo.[2][3][3]

Makedonaj dialektoj formas kontinuumon kun bulgaraj dialektoj kaj pli vastan kontinuumon kun la serbokroataj per la intermezaj torlakaj dialektoj.

La nomo de la makedona lingvo estas polemika afero en Grekio kaj Bulgario,[4] samkiel ĝia distingeco kompare kun la bulgara en Bulgario.[5][6] En Bulgario ĝi estas ofte konsiderata kiel unu el tri lingvaj normoj de la bulgara, la makedona lingva normo. Ĝi ne estas agnoskita de la Instituto por la Bulgara Lingvo ĉe la Bulgara Akademio de Sciencoj. Dum oficialaj kontaktoj inter delegatoj de Makedonio kaj tiaj de Bulgario kaj Grekio, la lastaj ne agnoskas la makedonan kiel memstaran lingvon.

La makedona estas skribata per cirila alfabeto kun tri propraj literoj: ѓ, ќ kaj ѕ.

La moderna makedona ne estas identa kun la klasikepoka makedona lingvo, ankaŭ hindeŭropa lingvo kiun ni konas nur el kelkaj propraj nomoj kaj simile, kaj estis verŝajne tre parenca al la greka, ĉu kiel dialekto aŭ kiel parto de pli vasta hindeŭropa branĉo, kiu inkludus la grekan kaj makedonan.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. МИА - Македонска Информативна Агенција - НА ДЕНЕШЕН ДЕН. Mia.com.mk. Arkivita el la originalo je 2012-03-08. Alirita 2010-08-15.
  2. Gilbert, G.. (2006) Studies in contact linguistics. ISBN 978-0-8204-7934-7.
  3. 3,0 3,1 Friedman, V. (1998) "The implementation of standard Macedonian: problems and results" in International Journal of the Sociology of Language, Vol. 131, pp. 31-57
  4. Mirjana N. Dedaić, Mirjana Misković-Luković. South Slavic discourse particles (John Benjamins Publishing Company, 2010), p. 13
  5. Victor Roudometof. Collective memory, national identity, and ethnic conflict: Greece, Bulgaria, and the Macedonian question (Greenwood Publishing Group, 2002), p. 41
  6. Language profile Macedonian Arkivigite je 2009-03-11 per la retarkivo Wayback Machine, UCLA International Institute