SIL Internacia (SIL International, antaŭe Summer Institute of Linguistics, « Somera Instituto de Lingvistiko »), estas kristana evangeliisma neregistara organizaĵo, kies ĉefa celo estas studo, disvolvado kaj dokumentado pri minoritataj lingvoj, por helpi la tradukon de la Biblio.

SIL internacia
emblemo
ne-registara organizaĵoneprofitcela organizaĵo • kristana organizaĵo • scienca societo
Komenco 1934 vd
Lando(j) Usono vd
Sidejo Dallas
Agareo

lingvistiko
traduko de la Biblio

Fondinto(j) William Cameron Townsend vd
Ĉefestro(j) Kenneth Lee Pike vd
Posedatoj Ethnologue vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Grava agado de SIL Internacia sur la kampo de etnologio/lingvistiko estas la retejo: Ethnologue.com

Rimedoj redakti

SIL disponigas :

  • komputilajn rimedojn pri la lingva disvolviĝo [1] kaj [2]
  • la plej grandan parton de sia libro sur Ethnologue.com ([3])
  • karaktrarojn, ekzemple : « Gentium »

SIL kodoj redakti

SIL publikigas liston da lingvoj kaj dialektoj identigitaj per trilitera kodo http://www.ethnologue.com/codes/

Ĉi kodo estas la bazo por la normo ISO 639-3, celanta kompletigi ISO 639-2/T por teĥnika uzo kaj anstataŭigi ISO 639-2/B por la bibliografia uzo.

Eksteraj ligiloj redakti