Reta Komputila Biblioteka Centro

tutmonde aganta senprofita organizaĵo kaj servejo por bibliotekoj ĉiuspecaj
(Alidirektita el OCLC)

La Reta Komputila Biblioteka Centro (angle Online Computer Library Center, de tio la mallongigo OCLC) estas tutmonde aganta senprofita organizaĵo kaj servejo por bibliotekoj ĉiuspecaj. La centro fondiĝis en 1967 laŭ iniciativo de grupo da universitataj profesoroj en Ohio (Usono). Celo estis stariri perkomputilan reton de la bibliotekoj de Ohio, por pliefikigi la komunan uzon kaj interŝanĝon de la tie dokumentitaj informoj. Ekestis interalie la bibliografia datumaro WorldCat ("monda katalogo"), kiu ampleksas la dokumentadajn katalogojn de intertempe miloj da partumantaj bibliotekoj.

Reta Komputila Biblioteka Centro
emblemo
kooperativoorganizaĵodatumbazobibliotekoneprofitcela organizaĵo
Komenco 5-a de julio 1967 vd
Geografia situo 40° 6′ 9″ N, 83° 7′ 37″ U (mapo)40.102596591858-83.12701601177Koordinatoj: 40° 6′ 9″ N, 83° 7′ 37″ U (mapo)
Lando(j) Usono vd
Sidejo Dublino
Poŝtkodo S1 4LW
Reta Komputila Biblioteka Centro (Ohio)
Reta Komputila Biblioteka Centro (Ohio)
DEC
Reta Komputila Biblioteka Centro
Reta Komputila Biblioteka Centro
Lokigo de Ohio en Usono
Map
Reta Komputila Biblioteka Centro
Agareo

library cooperation

Fondinto(j) Fred Kilgour vd
Membro de ORCID • Cifereca Biblioteka Federacio • IIIF Consortium • Konsorcio de la Tut-Tera Teksaĵo • Konfederacio de Malfermite Atingeblaj Deponejoj • Association for Rural & Small Libraries • DataCite • Internacia Federacio de Bibliotekaj Asocioj kaj Institucioj • Koalicio por Retigita Informo • Centro por Esploradaj Bibliotekoj • Scholarly Publishing and Academic Resources Coalition • National Digital Stewardship Alliance vd
Lingvoj

angla lingvo

Posedatoj WorldCatDewey dekuma klasifiko vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo organizaĵo laŭ 501(c)(3)
vdr

La Reta Komputila Biblioteka Centro funkciigas la projekton Virtuala Internacia Norma Datumaro - angle Virtual International Authority File, de tio la mallongigo VIAF, hispane Fichero de Autoridades Virtual Internacional (FAVI), germane Virtuelle Internationale Normdatei, ktp. - internacia norma datumaro aktuale starigata.