Kroata lingvo

sudslava lingvo parolata en Kroatio

La kroata lingvo (kroate: hrvatski, kodo laŭ ISO 639: hr) estas normigita versio de la serbokroata lingvo. Ĝi estas oficiala lingvo en Kroatio kaj en Bosnio kaj Hercegovino. Ĝi estas ekskluzive skribita en la latina alfabeto. La kroata lingvo estas reciproke komprenebla kun serba, la montenegra kaj bosna, ĉar ĉiuj kvar evoluis el la novŝtokava dialekto.

Kroata
hrvatski
Mapo
vario de plurcentra lingvo • norma lingvovario
orient-hercegovina dialekto
Parolata en Kroatio kaj parto de Bosnio kaj Hercegovino, Okcidenta Eŭropo
Parolantoj 7 000 000 (6,2 milionoj en 1 995)
Skribo serbkroata latina alfabeto, glagolico
Lingvistika klasifiko
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Kroatio, Bosnio kaj Hercegovino
Reguligita de Institute of Croatian Language and Linguistics
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 hr
  ISO 639-2
    Bibliografia scr, hr
    Terminologia hrv
  ISO 639-3 hrv
  SIL HRV
  Glottolog croa1245
Angla nomo Croatian
Franca nomo croate
Vikipedio
vdr
Istria Demarkacio, manuskripto de 1275
La kodekso de Vinodol (Vinodol Codex de Vinodol), 1288
Dialektoj konsiderataj kroataj
Serbokroata lingvo dividita ne laŭ dialektoj, sed etnaj linioj (precipe la kroata, serba kaj bosnia en Bosnio kaj Hercegovino)

Post disfalo de Jugoslavio en la diversajn naciajn ŝtatojn la diversaj variantoj iĝis rekonataj kiel apartaj lingvoj. Multaj akademiuloj (precipe antaŭ la disrompo de Jugoslavio) konsideris kaj daŭre konsideras ambaŭ kiel du variaĵojn de komuna serbokroata lingvo, politike dividita laŭ etnaj apartenoj.

Aboco kaj elparolo redakti

La lingvo skribatas per la latina alfabeto kun kelkaj kromsignoj.

La kroata aboco havas 30 literojn + 2 (i+e=ije,r+r=ŕ):

a, b, c, č, ć, d, dž, đ, e, f, g, h, i, j, k, l, lj, m, n, nj, o, p, r, s, š, t, u, v, z, ž.

La literoj q, w, x, y aperas nur en fremdlingvaj nomoj. La digramoj dž, lj kaj nj aperas kiel unuopaj literoj en la aboco (nur ĉe kelkaj vortoj oni devas ilin trakti du literoj). La kromsignoj estas alĝustigeblaj tiel (atenton, la Đ ne intermikseblas kun la islanda Ð):

Č: Č č: č
Ć: Ć ć: ć
Đ: Đ đ: đ
Š: Š š: š
Ž: Ž ž: ž

La plimulto de la literoj estas elparolataj kiel en la Esperanto. Esceptoj:

  • č = ĉ
  • ć = ĉ aŭ tj.
  • dž = ĝ
  • đ = mola dj; simila al hungara gy
  • h = malantaŭa "aĥ"-Ĥ,
  • lj, nj = molaj konsonantoj.
  • š = ŝ
  • ž = ĵ

d, b, kaj g estas ĉiam voĉaj, t, p kaj k malpli aspiraciaj ol ĉe la germana. La sonantoj e kaj o estas (kompare al la germana) ĉiam malfermaj.

Disvastiĝo kaj dialektoj redakti

La kroatan lingvon parolas ĉirkaŭ 4,8 milionoj da homoj en Kroatio kaj en partoj de Bosnio kaj Hercegovino, precipe en Hercegovino, centra Bosnio kaj bosna Posavina, kiel gepatran lingvon. Ĝi estas oficiala lingvo en Kroatio kaj (kun la bosna kaj la serba lingvo) en Bosnio kaj Hercegovino.

Krom tio ĝi estas minoritata lingvo en Hungario kaj en aŭstra Burgenlando. La burgenlandkroata lingvo havas propran skriban normon, kiu baziĝas sur la ĉakava dialekto. Aparte la Slavomolisano, konata ankaŭ kiel MoliseslavaMoliskroata, estas variaĵo de Ŝtokavia Serbokroata lingvo parolata de italaj kroatoj en la provinco Kampobaso, en la regiono Molise de suda Italio, nome en la vilaĝoj Montemitro (Mundimitar), Acquaviva Collecroce (Živavoda Kruč) kaj San Felice del Molise (Štifilić).

La dialektoj de la kroata lingvo dividiĝas je tri grandaj grupoj, kiuj estas nomitaj laŭ la demanda vorteto kio (ča, kaj, što): ĉakava dialketo (ĉe marbordo, Istrio, Dalmatio, plimulto de la insuloj, Burgenlando), kajkava dialekto (norde de Kupa kaj supra fluo de Save) kaj ŝtokava dialekto (suda Dalmatio, Bosnio kaj Hercegovino kaj Slavonio).

Gramatiko redakti

La kroata havas 7 kazojn: nominativo, genitivo, dativo, akuzativo, vokativo, instrumentalo kaj lokativo.

Diferencoj al serba kaj bosna redakti

Fonetika diferenco redakti

Ĉiu tri varioj uzas la samajn fonemojn. Kelkaj vortoj diferencas fakte en la fonetika formo. La ortografio sekvas la fonologajn bazvortojn, la diferenco reaperas en la skriba formo. La plej okulfrapa diferenco estas la ijekaviŝ kaj ekaviŝ (la diversaj redonoj de la praslava vokalo jato):

ijekaviŝ (kroata, bosna kaj parte serba) vs. ekaviŝ (serba en Serbio):

ijekaviŝ (i-iga formo) ekaviŝ (e-iga formo)
jato en longaj silaboj rijeka reka (rivero)
jato en mallongaj silaboj mjesto mesto (loko)
jato antaŭ o htio hteo ([li volis])

aliaj diferencoj:

Kroata Serba
h post u suh suv (seka)
Vortoj kun deveno opć- općina opština (komunumo)

Gramatiko redakti

En la kroata oni uzas pli ofte post helpverboj infinitivon, dum ke la serba kaj bosna uzas da (ke). Sed ambaŭ variantoj estas permesitaj. Ekzemple:

  • Kroata: Moram raditi (Mi devas labori)
  • Serba: Moram da radim ("Mi devas, ke mi laboru")

Vortostoko redakti

Diferencoj en la bazvortoj al la serba:

  • Kroata: tjedan, serba: nedjelja/sedmica (semajno)
  • Kroata: tisuća, serba: hiljada [el la greka] (mil)
  • Kroata: zrak, serba: vazduh (aero),...

Kelkaj nocioj diferencas ĉe genro:

  • Kroata: minuta (f), serba: minut (m) (minuto)
  • Kroata: sekunda (f), serba: sekund (m) (sekundo)
  • Kroata: teritorij (m), serba: teritorija (f) (teritorio)
  • Kroata: misterij (m), serba: misterija (f) (mistero)

Krom la malmulta diferenco en la bazvortoj ekzistas pli granda diferenco kompreneble ĉe adaptigo de la fremdaj vortoj:

  1. En la kroata lingvo ekzistas relative malmultaj fremdvortoj, anstataŭ tio oni preferis novkreon de vortoj. Tio estis en la 1990-aj jaroj politike apogita: zrakoplovavion (flugmaŝino), odrezakšnicla (tranĉo),... En la ĉiutaga lingvo ekzistas pli da fremdvortoj ol en la skribita lingvo (germanismoj norde, itala influo ĉeborde)
  2. La grekdevenaj vortoj estis transprenitaj ĉe la kroata el la mezepoka latina lingvo, la serba transprenis tiujn direkte el la (bizanca) greka: oceanokean, barbarvarvar, kemijahemija, BetlehemVitlejem...
  3. En la hodiaŭa kroata la fremdvortoj kun latina radiko ĉiam ricevas la sufikson -irati, en la serba -ovati kaj -isati: identificiratiidentifikovati, informiratiinformisati...

Patro nia/Oče naš redakti

Esperanto Kroata:

Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sankta estu Via nomo,
venu reĝeco Via,
estu volo Via,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.
Panon nian ĉiutagan donu al ni hodiaŭ
kaj pardonu al ni ŝuldojn niajn
kiel ni ankaŭ pardonas al niaj ŝuldantoj;
ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono,
ĉar Via estas la regado, la forto kaj la gloro eterne.

Oče naš koji jesi na nebesima,
sveti se ime tvoje,
dođi kraljevstvo tvoje,
budi volja tvoja,
kako na nebu tako i na zemlji.
Kruh naš svagdanji daj nam danas
i otpusti nam duge naše
kako i mi otpuštamo dužnicima našim;
ne uvedi nas u napast,
nego izbavi nas od zla,
jer tvoje je kraljevstvo i moć i slava dovijeka.

Eksteraj ligiloj redakti