Malfermi la ĉefan menuon

Genitivo

gramatika kazo, simila al la Esperanta "kies", "ies" ktp.

Genitivo estas gramatika kazo de substantivoj kaj adjektivoj en pluraj lingvoj (ekzemple latina kaj la germana), kiu indikas posedon (latine, canis puellae = hundo-NOM knabino-GEN = "la hundo de la knabino"). Esperanto ne havas genitivan kazon, ĝi uzas la prepozicion "de" kiel en la franca lingvo. (Esperante nur ĝermoj de genitiva kazo ekzistas, kiel en tabelvortoj finiĝitaj per -ES.)

Enhavo

Finaĵaj genitivojRedakti

Ĉe kelkaj lingvoj la genitivo antaŭas, dum ke ĝi ĉe aliaj sekvas.

Antaŭaj

Ekzemploj:

Sekvaj

Aldona poseda finaĵoRedakti

Kelkaj lingvoj, precipe tjurkaj, aldone metas posedan finaĵon de la tria persono al la posedaĵo. Ekzemploj:

En tjurkaj lingvoj
En aliaj lingvoj

PrepoziciojRedakti

Multaj lingvoj ne havas genitivon kaj tial uzas prepozicion anstataŭ tio.

Ekzemploj:

En astrosciencoRedakti

En astroscienco, la genitivo de la latina nomo de stelfiguro uziĝas kun litero de la greka alfabeto por doni sisteman nomon de stelo; ekzemple, la genitivo de Orion (Oriono) estas Orionis, do Betelĝuzo, la plej brila stelo en Oriono, science nomiĝas α Orionis.

Eksteraj ligilojRedakti