Malsuprasoraba lingvo
La malsuprasoraba lingvo (malsuprasorabe dolnoserbšćina, germ. Niedersorbisch, pol. dolnołużycki, ĉeĥ. dolní lužická srbština) estas okcidentslava lingvo, kiu estas parolata en Malsupra Luzacio, en la ĉirkaŭaĵo de la urbo Chóśebuz (germane Cottbus).
Malsuprasoraba | ||
Dolnoserbšćina | ||
Parolata en | Germanio | |
Regiono | Malsupra Luzacio | |
Parolantoj | 14 000 | |
Skribo | Latina alfabeto | |
Lingvistika klasifiko | ||
---|---|---|
Hindeŭropa lingvaro
| ||
Oficiala statuso | ||
Oficiala lingvo en | Malsupra Luzacio (Brandenburgio/Germanio) | |
Lingvaj kodoj | ||
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-2 | dsb | |
ISO 639-3 | dsb | |
SIL | dsb | |
Glottolog | lowe1385 | |
Angla nomo | Lower Sorbian | |
Franca nomo | bas-sorabe | |
Vikipedio | ||

Fonetiko Redakti
La malsuprasoraba lingvo distingiĝas per kelkaj specifaj sonaj evoluoj kaj apartaĵoj, per kiuj ĝi diferencas de aliaj okcidentslavaj lingvoj.
Vokaloj Redakti
- *ę > ě (sub akcento, ekz.: měso, rěd, pěś) resp. 'e (ekster akcento, ekz. śele)
- 'e > 'a (wjas, njamaš)
- *tṛt > t'art (kjarcma, gjarnc)
- o (post labialoj kaj velaroj, kiuj ne staras antaŭ labialoj resp. velaroj, ĉiam sub akcento, kelkfoje ankaŭ ekster akcento) > ó (en dialektoj malsame prononcata kiel e, y aŭ ó, ekz. *gora > góra [gera, gyra, góra].
Konsonantoj Redakti
- *ť, *ď > ś, ź (śerpjeś, źěd)
- konservita *''g'' (ekz. góra, glědaś, guska)
- konservita palatala ŕ (parte ankaŭ kiel fina sono, ekz. buŕ, ceptaŕ)
- malmoliĝo de *''š'', *''ž'' (ekz. šyroki, žyto)
- ŝanĝiĝo č > c ("mazurado" (sorabe mazurěrowanje), ekz. cas, cesto, cytaś)
- *kŕ, *pŕ, *tŕ > kś, pś, tś (kśikaś se, pśěza, tśi)
- *kr, *pr, *tr > kš, pš, tš (kšej, pšawy, tšawa)
- simpligo de la grupo *str > tš (sotša, wótšy)
- konservo de la grupo *stŕ kiel stś (stśělaś, stśigaś)
Malsuprasoraba alfabeto Redakti
Malsuprasoraba alfabeto | |||||||||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
a | b | c | č | ć | d | e | ě | f | g | h | ch | i | j | k | ł | l | m | n | ń | o | p | r | ŕ | s | š | ś | t | u | w | y | z | ž | ź |
A | B | C | Č | - | D | E | - | F | G | H | Ch | I | J | K | Ł | L | M | N | - | O | P | R | - | S | Š | Ś | T | U | W | Y | Z | Ž | Ź |
Lingvaj monumentoj Redakti
La plej malnova granda lingva monumento de la malsuprasoraba lingvo estas manskriba traduko de la Nova Testamento fare de Mikławš Jakubica el la jaro 1548. La unua presita malsuprasoraba libro estas malsuprasorabaj kantaro kaj kateĥismo de Albin Moller el la jaro 1574. Pliaj gravaj lingvaj monumentoj estas "Enchirideon Vandalicum" de Handrij Tara (1610) kaj manskriba gramatiko de Jan Chojnan (1650).
Eksteraj ligiloj Redakti
Vortaroj Redakti
- www.dolnoserbski.de - Germana-malsuprasoraba vortaro en la reto Arkivigite je 2012-01-19 per la retarkivo Wayback Machine germane, malsuprasorabe
- Korpus GENIE
Aliaj ligiloj Redakti
Fontoj Redakti
- Muka, E., Historische Laut- und Formenlehre, Lipsk, 1891.
- Serbski rěčny atlas, zwjazki 1–15. (laŭ la suprasoraba vikipedio)