Suprasoraba lingvo

okcidentslava lingvo

La suprasoraba lingvo estas okcidentslava lingvo, kiu estas parolata en orienta Germanio ĉirkaŭ la urboj Bautzen, Kamenz kaj Hoyerswerda. Ĉi tiu lingvo estas parenca al la malsuprasoraba, ĉeĥa, pola kaj kaŝuba lingvoj. Kiel slava lingvo la suprasoraba apartenas al la hindeŭropaj lingvoj.

Suprasoraba
Hornjoserbšćina
natura lingvomoderna lingvo
soraba lingvo
Parolata en Germanio
Regiono Supra Luzacio
Parolantoj 20,000–25,000[1]
Skribo Latina alfabeto
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa
Slava
Okcidentslava
Soraba lingvaro
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Supra Luzacio (Saksio/Germanio)
Reguligita de Suprasoraba lingva komisiono (Hornjoserbska rěčna komisija)
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 hsb
  ISO 639-3 hsb
  SIL hsb
  Glottolog uppe1395
Angla nomo Upper Sorbian
Franca nomo haut-sorabe
Vikipedio
vdr

Ĝi estas la varianto de la Soraba lingvo en la regiono de la urbo Bautzen. Ĝi estas plejparte parolata en Supra Luzacio. Menciindas la televida programo Wuhladko en la lingvo, ekde 2001 elsendita ĉiumonate de Mitteldeutscher Rundfunk (MDR).

Alfabeto

redakti

La suprasoraba lingvo estas skribata en varianto de la latina alfabeto kun la sekvaj aldonaj literoj: č [], ć, , ě, ł [w], ń, ó, ř, š [ʃ], ž [ʒ].

Pli pri la alfabeto troviĝas en la artikolo soraba alfabeto.

Gramatiko

redakti

La suprasoraba lingvo havas 7 kazojn kaj 3 gramatikajn numerojn, krom singularo kaj pluralo ankaŭ dualon.

Apartaĵoj

redakti
 

Ĝia plej grava trajto, kiu distingas ĝin de la malsuprasoraba lingvo estas la ŝanĝiĝo de g al h, kiel ekz. hłowa "kapo" (k-u malsuprasorabe głowa).

Literaturo

redakti

Handrij Zejler (germane Andreas Seiler; 1804-1872) konsideratas la fondinto de la moderna poezio en la suprasoraba lingvo, kaj kreinto de la fundamentoj de la nacia kulturo en tiu lingvo.

Vivu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti
  1. laŭ Sorbisches Kulturlexikon (eldonita de Franz Schön kaj Dietrich Scholze). Bautzen: Domowina-Verlag. p. 291.

Eksteraj ligiloj

redakti

Vortaroj

redakti
 
Soraba setlejo en la jaro 1843