Wuhladko

suprasoraba televida programo

Wuhladko (suprasoraba por "elrigardo") estas la nomo de televida programo de duonhora daŭro en la suprasoraba lingvo. Ĝi estis elsendita ĉiumonate ekde 2001 de Mitteldeutscher Rundfunk (MDR), kaj estas prezentita de Bogna Koreng. La programo traktas ĉefe temojn de soraboj en Supra Luzacio, sed ankaŭ traktas politikajn temojn de Saksio kaj Germanio, kiuj influas la sorabojn tra la tuta Luzacio.

Wuhladko
televida programo
Origina lando Germanio
Elsendo
Unua elsendo 13 sep. 2001
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
ĉe IMDb
vdr

La kontribuoj de la soraboj al kulturo, ĉiutaga vivo, politiko kaj tradicioj estas la fokuso. La kontribuoj estas subtitolitaj en la germana lingvo.

La suprasoraba televidprogramo Wuhladko estas la ekvivalento de la malsuprasoraba programo Łužyca (sorabe por la regiono Luzacio), kiu siavice estis elsendita ĉiujn 4 semajnojn ekde 1992 de la Rundfunk Berlin-Brandenburg (RBB; antaŭ sia fondo de ORB). Christian Matthée prezentas la televidan programon en la malsuprasoraba, alterne kun Anja Pohontsch.