Supra Luzacio - altgermane Oberlausitz, en la loka germana dialekto Äberlausitz, suprasorabe Hornja Łužica, malsuprasorabe Górna Łužyca, ĉeĥe Horní Lužice, pole Łużyce Górne - estas regiono en Mezeŭropo, kiu depost 1990 apartenas plejparte al la federacia lando Saksio de Germanio kaj je malgrandaj partoj al Pollando kaj la federacia lando Brandenburgio de Germanio). Iom simpligite temas pri la suda parto, ĉirkaŭ la urbo Bautzen/Budyšin, de la regiono Luzacio, en kiu loĝas slava minoritato, la soraboj, dum la nordan parton konsistigas Malsupra Luzacio ĉirkaŭ la urbo Cottbus/Chóśebuz.

Supra Luzacio
Historia regiono
la blazono de Supra Luzacio kaj de ties ĉefurbo Bautzen
la blazono de Supra Luzacio kaj de ties ĉefurbo Bautzen
Flagola blazono de Supra Luzacio kaj de ties ĉefurbo Bautzen
regionohistoria regiono [+]

LandojGermanio, Pollando
- koordinatoj51° 10′ 0″ N, 14° 20′ 0″ O (mapo)51.166666714.3333333Koordinatoj: 51° 10′ 0″ N, 14° 20′ 0″ O (mapo)


Supra Luzacio (Saksio)
Supra Luzacio (Saksio)
DEC
Supra Luzacio
Supra Luzacio

Supra Luzacio (Germanio)
Supra Luzacio (Germanio)
DEC
Supra Luzacio
Supra Luzacio

Map
Supra Luzacio
Vikimedia Komunejo:  Upper Lusatia [+]
vdr
historia mapo de Supra Luzacio
blazono de Supra Luzacio en la porcelana bildego Fürstenzug en Dresdeno

Pli ekzakte, en Saksio la historia teritorio de Supra Luzacio ampleksas pli-malpli la teritoriojn de la distiktoj Görlitz kaj Bautzen kun norda limo inter la urboj Hoyerswerda kaj Lauta. En Brandenburgio temas pri la suda parto de la distrikto Oberspreewald-Lausitz, precipe la urbo Ruhland kaj ties ĉirkaŭaĵo. La parto de la regiono oriente de la rivero Lausitzer Neiße ĝis rivereto nomata germane Queis kaj pole Kwisa en la oriento, ekde la jaro 1945 apartenas al Pollando: la plejparto de ĝi administre apartenas al la Malsuprasilezia Provinco (pole Dolnośląskie); nur eta parto ĉirkaŭ la urbo Łęknica respektive Lugknitz kun la pola parto de la historia regiono Malsupra Luzacio apartenas al la Lubuŝa Provinco. Sude la limo de Supra Luzacio korespondas al la nuna limo inter Saksio kaj Ĉeĥio de Steinigtwolmsdorf okcidente ĝis Zittau oriente, kaj oriente de tio al la nuna limo inter Pollando kaj Ĉeĥio ĝis monto nomata ĉeĥe Smrk, germane Tafelfichte kaj pole Smrek.