Distrikto Görlitz
blazono | mapo |
---|---|
![]() |
![]() |
Bazaj datumoj | |
Federacia lando: | Saksio |
Administra urbo: | Görlitz |
Areo: | 2 106 km² |
Loĝantoj: | 254 894 (fine de 2018) |
Loĝantoj po km²: | 130 |
Aŭtokodoj: | GR, sed ankaŭ la antaŭaj kodoj LÖB, NOL, NY, WSW kaj ZI |
Komunumoj: | 54 |
La distrikto Görlitz (germane Landkreis Görlitz, suprasorabe Wokrjes Zhorjelc) estas parto de la federacia lando Saksio, en la sudoriento de Germanio. Administra centro estas la samnoma urbo Görlitz. La distrikto kovras areon de 2 106 km², kaj fine de la jaro 2018 ĝi havis 254 894 loĝantojn.
La administra unuo ekestis la 1-an de aŭgusto 2008 el la antaŭe memstaraj distriktoj Niederschlesische Oberlausitz (la antaŭe silezia parto de la historia regiono Supra Luzacio), Löbau-Zittau (la urboj Löbau kaj Zittau kun ĉirkaŭaĵo) kaj el la ĝis tiam eksterdistrikta urbo Görlitz. Ĝis la 1-a de marto 2012 la distrikto ekestinta en 2008 apartenis al la administra distriktaro Dresden - ekde tiu dato en Saksio ne plu ekzistas la antaŭaj tri distriktaroj Chemnitz, Dresden kaj Leipzig.
Ĉiuj komunumoj de la distrikta areo internacie kunlaboras en la eŭropa regiono Niso.